Rakonto estas populara literatura ĝenro, konsistanta en la parolaskriba prezento de okazaĵo kun ĝiaj cirkonstancoj.

En la ĝenro fikcia prozo, rakonto malpli longas ol novelo kaj romano.

Apartaj specoj de rakontoj estas epika ĝenro, fabeloj, ferakontoj, bildrakontoj ktp.

En ĉiutaga senco "rakonto" estas konigo parole aŭ skribe okazintaĵon kun ĝiaj cirkonstancoj.

En recenzo pri antologio de mikronoveloj Paulo S. Viana resumas la gravecon de rakontado por la homa vivo:

Citaĵo
 Unu el la plej karakterizaj inklinoj de la homo estas... rakontado. Ĝi estas parto de la homa historio. Oni preskaŭ rajtas diri, ke homoj ne vivas sen rakontado, ĉu pri veraj, ĉu pri fikciaj aferoj. Ŝajne, la perparola transdonado de spertoj al aliaj kunhomoj havas ian mensan funkcion. Ĉu ĝi helpas la ekvilibron de la mensa sano de la rakontanto? Ĉu ĝi helpas la rakontantojn, eĉ kiam temas pri fantaziaj rakontoj? Ĉu ankaŭ aŭskultantoj ricevas helpon por elteni la krudecon de la vivo en nia mondo? Fakto estas, ke dum jarmiloj la homoj rakontis siajn kaj aliulajn spertojn, en obseda ofteco: homoj ne vivas sen rakontado.[1] 

Popolrakontotradicia rakonto estas mallonga rakonto, de anonima aŭtoro, kiu rakontas fikciajn okazaĵojn. Apartenante al la parola tradicio, la tradicia rakonto pluas tra variantoj. Tio estas, ĉiam kiam oni rakontas rakonton ĉu parole ĉu skribe, oni produktas novan version, diferencan de alia antaŭa.

Kadra rakonto estas elemento de intrigo en literaturaj verkoj. Ĝi donas pliajn informojn pri la aliaj partoj de la intrigo, kaj estas sensignifa sen ili. Sed la aliaj partoj de la intrigo povas esti signifaj sen ĝi kaj esti perceptitaj kiel kompletaj artaĵoj.

Proverbo redakti

Ekzistas pluraj proverboj pri rakonto en la Proverbaro Esperanta de L. L. Zamenhof, inter ili[2]:

  •  
     Belaj rakontoj el trans la montoj. 
  •  
     Inter faro kaj rakonto staras meze granda monto. 
  •  
     Rakonti ĉion faritan kaj kaŝitan. 

Referencoj redakti

  1. Paulo S. Viana, [http://esperantaretradio.blogspot.com/2021/06/mikrorakontoj-nova-literatura-genro.html "Mikrorakontoj: Nova literatura ĝenro?" en blogo esperanta retradio, kie eblas kaj legi kaj sonaŭskulti la tekston. Alirita la 9an de Junio 2021.
  2. Lernu. Arkivita el la originalo je 2011-12-25. Alirita 2008-11-08.