Rakvere (historie ankaŭ germane Wesenberg [prononco "Veznberk"]) estas urbo en la nordo de Estonio. Ĝi ekestis ĉirkaŭ mezepoka fortikaĵo kun la nomo "Wesenberg", kiu apartenis unue al la reĝlando Danio kaj poste al la germanalingva ekspansiema armea Ordeno de germanaj kavaliroj. Nun ĝi estas la administra centro de la estonia distrikto Lääne-Viru.

Rakvere
urbo

Flago

Blazono

Flago Blazono
Devizo: Väge täis
Administrado
Ŝtato Estonio
Distrikto Lääne-Viru (Lääne-Virumaa)
Poŝtkodo 44306
Aŭtokodo R
Telefonkodo (+372) 32
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 15 614  (2023) [+]
Loĝdenso 1 452 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 59° 21′ N, 26° 22′ O (mapo)59.35055555555626.361111111111Koordinatoj: 59° 21′ N, 26° 22′ O (mapo) [+]
Areo 10,75 km² (1 075 ha) [+]
Horzono Orient-Eŭropa somera tempo [+]
Rakvere (Estonio)
Rakvere (Estonio)
DEC
Rakvere
Rakvere
Situo de Rakvere

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Rakvere [+]
vdr
la mezepoka fortikaĵo "Wesenberg"



Historio redakti

Rakvere unuafoje skribe menciiĝis dum la 13-a jarcento. Dum la jaro 1302 ĝi ekhavis urbajn rajtojn laŭ la modelo de Lubeko. Dum la jaro 1346 la urbo iĝis posedaĵo de la Ordeno de germanaj kavaliroj, ĉar la reĝlando Danio vendis sian tutan posedaĵon en Livonio al la ordeno.

Partneraj urboj redakti

 
la historia preĝejo Kolmainu kirik

Vidindaĵoj redakti

Inter la historiaj konstruaĵoj de la urbo aparte vidindas la mezepoka fortikaĵo "Wesenberg" kaj preĝejo el la 14-a jarcento. Krome la urbo nordokcidente limas al la Nacia Parko Lahemaa, natura heredaĵo de pli ol 34 hektaroj.

Eksteraj ligiloj redakti