Ralf WOLTER naskiĝis la 26-an de novembro 1926 en Berlino kiel filo de humuristo, akrobatisto kaj kantisto. Li vizitis aktoran akademion en la nask-urbo kaj li komencis sian aktoran karieron en diversaj berlinaj teatroj same kiel en kabareto "Schall und Rauch". En la jaroj 1954 ĝis 1958 li estis membro de kabareto "Rauchfang" kaj li rolis apud konataj kolegoj kiel Ruth Stephan, Wolfgang Müller, Edith Hancke kaj Günter Pfitzmann. Ralf venis al filmo en 1951, ni povis ekvidi lin en satira komedio "Die Frauen des Herrn S.". Danke al sia humuro kaj talento li baldaŭ rolis en multnombraj komedioj kaj muzikfilmoj kaj li fariĝis ŝatato de publiko.

Ralf Wolter
Persona informo
Naskiĝo 26-an de novembro 1926 (1926-11-26)
en Berlino
Morto 14-an de oktobro 2022 (2022-10-14) (95-jaraĝa)
en Munkeno
Lingvoj germanaangla
Ŝtataneco Germanio
Okupo
Okupo filmaktoro • aktorokantistokomponisto
vdr
Ralf Wolter kiel Sam Hawkens

Neforgesebla fariĝis lia rolo de Sam Hawkens en filmoj de May. Unuafoje li rolis en la jaro 1962 en La trezoro sur Arĝenta lago, sekvis filmoj Winnetou I, Old Shatterhand (ambaŭ en 1963), Winnetou III (1965), en 1966 Winnetou und das Halbblut Apanatschi kaj en 1968 Winnetou und Shatterhand im Tal der Toten. Kiam en 1964 Artur Brauner bezonis Haĝi Halef Omar-on por sia filmo Der Schut, tuj estis klare, ke povas roli lin nur Ralf Wolter. En 1965 li ankoraŭ rolis en filmoj de May Durchs wilde Kurdistan kaj Im Reich des silbernen Löwen. En filmoj Der Schatz der Azteken kaj Die Pyramide des Sonnengottes li rolis Andreas Hasenpfeffer-on.

En la jaro 1966 li filmis komune kun Lex Barker vesternon "Wer kennt Jonny R.?". En la paso de sia kariero li filmis ĉirkaŭ 120 kinofilmojn. En 1996 Wolter filmis sian lastan filmon "Kondom des Grauens", en kiu li rolis profesoron Boris Smirnoff. En lastaj jaroj li dediĉis sin precipe al teatro. Krome li estis alvokita por paroligado de filmoj ("Asterix in Amerika" aŭ "Winnetoons", kie li paroligas sian Sam Hawkens-on).