Rally to Restore Sanity and/or Fear

televida serio

Rally to Restore Sanity and/or Fear [Amaskunveno por Restarigi Sanecon kaj / aŭ Timon] estis renkontiĝo, kiu okazis la 30-an de oktobro 2010, ĉe la National Mall en Vaŝingtono. La amaskunveno estis gvidita de Jon Stewart, gastiganto de la satira novaĵprogramo The Daily Show, kaj Stephen Colbert.[1] Proksimume 215 mil homoj partoprenis la amaskunvenon, laŭ analizo de AirPhotosLive.com por CBS News .[2]

Rally to Restore Sanity and/or Fear
televida serio
Komenco 30-a de oktobro 2010 vd
vdr

La kunveno estis kombinaĵo de du aliaj okazaĵoj: la "Amaskunveno de Restarigi Sanecon" de Stewart kaj la ekvivalento de Colbert, la "Marŝo por Teni Timon Viva". La celo estis provizi lokon por ke aŭskultantoj estu aŭdataj super kio Stewart priskribis kiel la plej voĉan kaj ekstreman 15-20% de usonanoj kiuj "kontrolas la konversacion" de usona politiko.[3] La argumento estas, ke ĉi tiuj ekstremoj demonigas sin reciproke kaj entreprenas kontraŭproduktivajn agojn, kaj reveno al la prudento celus antaŭenigi rezonitan diskuton. Malgraŭ la insisto de Stewart kontraŭe, raportoj diskonigis la mitingon kiel parodion de Restoring Honor de Glenn Beck kaj la marŝon memorfestan Reclaim the Dream de de Al Sharpton.

Referencoj redakti

  1. "200K turn out to 'Restore Sanity' in Washington", Toronto Sun, 2010-10-30.
  2. Montopoli, Brian, "Jon Stewart Rally Attracts Estimated 215,000", CBS News, October 30, 2010.
  3. "US comics unveil dueling DC political rallies", September 17, 2010. Kontrolita November 14, 2011.