Ralo (Rallus) estas genro de birdoj en la familio de Raledoj (Rallidae) kaj ordo de Gruoformaj (Gruiformes). Ĝi konsistas el ĉ. 10 specioj, kiuj estas disigitaj tra ĉiuj kontinentoj.

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ralo
Akva ralo Rallus aquaticus
Akva ralo
Rallus aquaticus
Biologia klasado
Regno: Animaloj Animalia
Filumo: Ĥorduloj Chordata
Klaso: Birdoj Aves
Ordo: Gruoformaj Gruiformes
Familio: Raledoj Rallidae
Genro: Rallus
Linnaeus, 1758
specioj

vidu liston

Sinonimoj

Epirallus Miller, 1942

Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Longbeka ralo
Rallus longirostris
Eleganta ralo
Rallus elegans
Limregiona ralo
Rallus limicola
Lazura ralo
Rallus caerulescens

Vortouzo redakti

Krom por la genro, la vorto "Ralo" povus esti uzata

  • pli strikte por unu el la plej konataj specioj, nome Akvoralo (Rallus aquaticus)
  • pli vaste por la tuta familio de Raledoj, ĉar la familio nomiĝas tiele pro tiu genro, kiu estas unu el la plej tipaj.

Aspekto redakti

De aliaj genroj de la familio raloj distingas sin per sia longa maldika korpo. Ĝenerale ili estas brunaj kun nuancoj laŭ la specioj. Kiel la tuta familio, ili estas birdoj rilataj al akvaj kaj marĉaj medioj. Pro tio ili havas longajn fingrojn kaj mallongajn flugilojn. Tamen multaj estas migrantaj.

Specioj kaj subspecioj [1] redakti

  • Longbeka ralo (Rallus longirostris)
    • Longbeka ralo tipa (Rallus longirostris longirostris)
    • Longbeka ralo de phelps (Rallus longirostris phelpsi)
    • Longbeka ralo de margarita (Rallus longirostris margaritae)
    • Longbeka ralo kurema (Rallus longirostris pelodramus)
    • Longbeka ralo dikbeka (Rallus longirostris crassirostris)
    • Longbeka ralo kariba (Rallus longirostris caribaeus)
    • Longbeka ralo de cory (Rallus longirostris coryi)
    • Longbeka ralo insula (Rallus longirostris insularum)
    • Longbeka ralo blankbrila (Rallus longirostris leucophaeus)
    • Longbeka ralo pala (Rallus longirostris pallidus)
    • Longbeka ralo de gross (Rallus longirostris grossi)
    • Longbeka ralo beliza (Rallus longirostris belizensis)
    • Longbeka ralo de cyperet (Rallus longirostris cypereti)
    • Longbeka ralo glatpieda (Rallus longirostris levipes)
    • Longbeka ralo jumaa (Rallus longirostris yumanensis)
    • Longbeka ralo belding (Rallus longirostris beldingi)
    • Longbeka ralo sata (Rallus longirostris saturatus)
    • Longbeka ralo de scott (Rallus longirostris scottii)
    • Longbeka ralo tambura (Rallus longirostris crepitans)
    • Longbeka ralo de wayne (Rallus longirostris waynei)
    • Longbeka ralo trivita (Rallus longirostris obsoletus)
  • Eleganta ralo (Rallus elegans)
    • Eleganta ralo tipa (Rallus elegans elegans)
    • Eleganta ralo mincbeka (Rallus elegans tenuirostris)
    • Eleganta ralo de ramsden (Rallus elegans ramsdeni)
  • Wetmore-ralo, Vetmora ralo (Rallus wetmorei)
  • Limregiona ralo, Virginia ralo (Rallus limicola)
    • Limregiona ralo tipa (Rallus limicola limicola)
    • Limregiona ralo de friedmann (Rallus limicola friedmanni)
  • Ekvadora ralo (Rallus aequatorialis)
    • Ekvadora ralo tipa (Rallus aequatorialis aequatorialis)
    • Ekvadora ralo de meyerdeschauensee (Rallus aequatorialis meyerdeschauenseei)
  • Duonplumba ralo, Bogota ralo (Rallus semiplumbeus)
    • Duonplumba ralo tipa (Rallus semiplumbeus semiplumbeus)
    • Duonplumba ralo perua (Rallus semiplumbeus peruvianus)
  • Antarkta ralo, Suda ralo (Rallus antarcticus)
  • Akva ralo, Akvoralo (Rallus aquaticus)
    • Akva ralo tipa (Rallus aquaticus aquaticus)
    • Akva ralo vintra (Rallus aquaticus hibernans)
    • Akva ralo de korejew (Rallus aquaticus korejewi)
  • Hinda ralo (Rallus indicus), ofte konsiderata kiel subspecio Rallus aquaticus indicus
  • Lazura ralo, Afrika ralo (Rallus caerulescens)
  • Madagaskara ralo (Rallus madagascariensis)

Eksteraj ligiloj redakti

Interreta datenbazo Avibase [1][rompita ligilo]

Notoj redakti

  1. laŭ la taksonomio de Clements, 6a eldono, kia ĝi estas uzata en Avibase