Ramón J. Sender

hispana verkisto el Aragono

Ramón J. SENDER (naskiĝis la 3-an de februaro 1901, mortis la 16-an de januaro 1982) estis verkisto kaj en Hispanio antaŭ ties intercivitana milito kaj en Usono (ekzilita hispana komunumo). Inter lia romanoj menciendas Imán, Míster Witt en el Cantón (Nacia Premio de Literaturo en 1935), Réquiem por un campesino español kaj Crónica del alba. Li partoprenis en la Hispana Enlanda Milito en la respublika tendaro; lia unua edzino Amparo Barayón kaj lia frato Manuel Sender (tiam urbestro de Huesca) estis mortpafitaj fare de la insurekciaj fortoj, grandparte kiel parencoj de la verkisto mem, kiun ili ne povis kapti, en Zamora kaj Huesca, respektive. Je la fino de la milito li ekziliĝis, dekomence en Meksikon kaj, ekde 1942, en Usono.

Ramón J. Sender
Persona informo
Naskonomo Ramón José Sender Garcés
Naskiĝo 3-an de februaro 1901 (1901-02-03)
en Chalamera
Morto 16-an de januaro 1982 (1982-01-16) (80-jaraĝa)
en San-Diego
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco HispanioUsono vd
Alma mater Universitato Centra de Madrido vd
Familio
Edz(in)o Amparo Barayón • Florence Hall vd
Infanoj Ramon Sender • Ramón Sender Barayón vd
Profesio
Alia nomo Ramón J. Sender vd
Okupo verkistoĵurnalisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Vivo redakti

Li naskiĝis en kamparana aragona regiono kaj eĉ kiam junulo jam laboris kiel apotekisto. Tamen li klopodis malfermi sian vojon al la literatura medio per ĵurnalismo en ĉefurbo Madrido, sed lia patro reportis lin al loĝurbo Huesca [ŬESka], kie li redaktoris lokan bultenon. Poste li militservis en la tiama hispana kolonio de Norda Maroko unu jaron post teruraj bataloj kaj amasmortigoj, nome dum la Rif-milito. Je sia reveno al Madrido li laboris jam kiel ĵurnalisto en burĝa fama ĵurnalo "El Sol" (La Suno), kie li recenzis librojn kaj traktis regionajn aragonajn temojn dum la dudekaj jaroj.

La sekvonta jardeko estis la respublika epoko. Sender laboris jam por pli maldekstraj ĵurnaloj kiel "La libertad" (Libereco), kaj en anarkiisma medio, poste komunisma. Dum la civila milito li estis oficiro en la respublika armeo, dum la frankistoj ekzekutis lian edzinon kaj lian fraton, urbestro de Huesca.

Post la milito li ekziliĝis en Amerikon (1939), unue al Meksiko kaj poste al Usono, kie li profesoris en universitatoj ĉefe sudokcidentaj, kie la hispana kulturo sufiĉe viglas. Li ŝtataniĝis en Usono kaj asimiliĝis al la ĉeftendenco ideologia: apogo al usona partopreno en la Vjetnama milito, kontraŭkomunismo ktp. Dume li pluigis kontaktojn kun ekzilitaj sektoroj, verkistoj ktp. Oni petis la Nobelpremion por li, sed li neniam atingis tion. Kiam li revenis porokaze al Hispanio inter la fino de la 1970-aj jaroj kaj komenco de la 1980-aj jaroj li montris sintenon tre for de tiuj kiuj esperis ankoraŭ revolucieman figuron. Tamen en tiuj jaroj lia populareco helpis ampleksan disvastigon de liaj verkoj, kaj tiutempaj kaj verkitaj dum la ekzilo.

Verkaro redakti

Krom la ĵurnalisma tasko, la plej grava parto de la verkaro (pli ol 100 libroj kaj miloj da artikoloj) estas kelkaj romanoj rilataj ĉefe al la hispana realo aŭ al la hispana historio.

La maroka milito aperas en Imán (1930) (Magneto), la anarkiisma revolucia epoko en Siete domingos rojos (1932) (Sep ruĝaj dimanĉoj) kaj antaŭvido de intercivitana milito sed en historia epizodo de la 19-a jarcento en Míster Witt en el Cantón (1936), romano per kiu li atingis la Literaturan Nacian Premion.

Post la milito jam ekde la ekzilo li verkis kelkajn romanojn pri tiu sperto, kiel la plej fama Réquiem por un campesino español (1953-60) (Rekviemo pro hispana kamparano), Crónica del alba (1942 kaj poste) (Kroniko de taĝiĝo) kun priskribo de antaŭmilita epoko, El rey y la reina (1948) (La reĝo kaj la reĝino). Per tiu temo li kunligis kun la hispana ekzilita komunumo, kiu tute interesiĝis pri ĝi kaj pri la nostalgio malebli reveni hejmen.

Alia aro da romanoj enprofundiĝas en la historio ĉefe ĉu hispana ĉu sudamerika kun rilato al Hispanio, kiel "Los tontos de la Concepción" (1963) (La stultuloj de la Concepción), "Carolus Rex" (1963) pri la reĝo Karolo la 2-a, "La aventura equinoccial de Lope de Aguirre" (1964) pri fama ribelema konkeristo, "El bandido adolescente" (1965) (La adoleska bandito) pri Billy the Kid.

Krome aliaj gravaj romanoj estas:

Analizo de lia graveco redakti

Krom menciitaj verkoj Sender verkis interesegajn rakontojn aŭ novelojn.

Li estis tre konata ĵurnalisto kaj politika homo en la 1930-aj jaroj. Poste li daŭre estis konata kaj sekvata nur de ekzilitaj hispanoj, dum en Hispanio mem lia verkaro estis malpermesata el 1939 ĝis la 1970-aj jaroj, do li falis preskaŭ en amasforgeso.

Dum la 1930-aj jaroj jaroj li revenis vizite en Hispanion, sed lia tiama verkaro kaj verkado estis ne tiom bonkvalita (11 libroj en la du kaj duono lastaj jaroj de lia vivo) kaj li ne facile kunligis kun iliaj legantoj ĉar li ŝanĝis al usonecaj vivo kaj sento kaj al spiritisma parolemo.

Tamen restas kelkaj el liaj verkoj el la 1930-aj jaroj kaj multaj de tiam ĝis 1970-aj jaroj jaroj per kiuj li klopodas analizi kaj la hispanan tragedion kaj ankaŭ la senco de la homo sur la tero.

Verkoj[1] redakti

Rakontaro (romanoj, noveloj, rakontoj) redakti

1930-aj jaroj redakti

1940-aj jaroj redakti

1950-aj jaroj redakti

1960-aj jaroj redakti

1970-aj jaroj redakti

1980-aj jaroj redakti

  • Ramú y los animales propicios (1980)
  • La muñeca en la vitrina (1980)
  • Monte Odina (1980)
  • El zodiacal en el parque (1980)
  • Una hoguera en la noche (1980)
  • La Cisterna de Chichen Itzá (1981)
  • Chandrío en la Plaza de las Cortes (1981)
  • Orestíada de los pingüinos (1981)
  • El oso malayo (1981)
  • El crimen de las tres efes (1981)
  • El jinete y la yegua nocturna (1982)

Postmortaj verkoj redakti

  • Álbum de radiografías secretas (1982)
  • Hughes y el once negro (1984)
  • Toque de queda (1985)

Eseo redakti

Teatro redakti

  • La llave («teatro de guerra o de urgencia»).
  • El secreto («teatro de guerra o de urgencia»).
  • La fotografía («teatro de guerra o de urgencia»).
  • La casa de Lot («teatro de guerra o de urgencia»).
  • Hernán Cortés (1940).
  • El Diantre, tragicomedia para el cine según un cuento de Andreiev (1958).
  • Los antofogastas, Donde crece la marihuana (1967).
  • Don Juan en la mancebía, drama litúrgico en cuatro actos (1968).
  • Donde crece la marihuana.
  • Los laureles de Anselmo (1958) «novela escénica».
  • Jubileo en el Zócalo (1966) «novela escénica».

Poezio redakti

  • Las imágenes migratorias (1960)
  • Libro armilar de poesía y memorias bisiestas (1973)

Notoj redakti

  1. Elizabeth Espadas, A lo largo de una escritura. Ramón J. Sender. Guía bibliográfica. Instituto de Estudios Altoaragoneses, Huesca, 2002. ISBN = 84-8127-126-8
  2. Arroyo Cantón, Carlos; Berlato Rodríguez, Perla (2012). «La comunicación». En Averbuj, Deborah, eld. Lengua castellana y Literatura. España: Oxford University Press. p. 407. ISBN 9788467367966.

Eksteraj ligiloj redakti

  • En tiu ĉi artikolo estas uzita traduko de teksto el la artikolo Ramón J. Sender en la hispana Vikipedio.