Jaime Ramón Mercader del Río (naskiĝis la 7-an de februaro 1913 en Barcelono, mortis la 18-an de oktobro 1978 en Havano) estis hispana komunista aktivulo kaj de la NKVD, konata ĉefe pro tio, ke li murdis en 1940 Lev Trocki. Rekompence, li ricevis la sovetan ŝtatanecon kaj estis nomumita Heroo de Sovetunio. Stalin volis murdi Trocki, kiu estis rifuĝinta en Meksiko, post forpelo el la medio de sovetaj polikestroj post la morto de Lenino. Ramón Mercader estis kuraĝigita al komunisma stalinisma agado fare de sia patrino Caridad del Río Hernández, kiu eĉ akompanis lin al la murdo. Li murdis la ukrain-rusan politikestron per frapo de glaci-pioĉeto.

Ramón Mercader
Persona informo
Aliaj nomoj Jacques Mornard • Frank Jackson • Ramón López
Naskiĝo 7-an de februaro 1913
en Barcelono
Morto 18-an de oktobro 1978 (1978-10-18)
en Havano
Mortokialo osta kancero
Tombo Tombejo Kuncevo
Lingvoj hispanakataluna
Ŝtataneco HispanioSovetunio
Familio
Patro Pablo Mercader Medina
Patrino Caridad Mercader
Frat(in)o Luis Mercader del Río
Okupo
Okupo spiono • politikisto • atencisto
vdr

Biografio redakti

Ramón Mercader, post edukiĝo en Francio, kien la patrino iris post separiĝo de sia edzo, aktivis en komunismaj medioj de Barcelono en 1931. Dum la Hispana Enlanda Milito, li estis vundita en Aragono kaj en la hospitalo de Ilerdo renkontis sian patrinon, ankaŭ vundita. Poste li luktis ĉe Madrido, ĉiam en komunismaj armetrupoj. Poste lia unuo estis sendita al Katalunio. Ŝajne jam en 1937 lia patrino estis membro de la NKVD kaj kuraĝigis sian filon eniri en ĝin. Ekde tiam estas kontraŭdiroj inter tiuj, kiuj asertas, ke li restis en la hispana milito, kaj aliaj, kiuj defendas, ke li ricevis trejnadon de NKVD aŭ en Francio aŭ eĉ en Sovetunio. Tiam la stalinistoj intencis detrui ĉian komunisman opozicion, trockiistan aŭ ne. Trocki vivis ekzile ekde januaro 1937 en Meksiko. Laŭ ordonoj de Eitingon, Ramón devis delogi (li estis bela viro) Sylvia Ageloff, trockiistan usonaninon, kiun li devos uzi por alproksimiĝi al la medio de Trocki. Ramón Mercader uzis la falsan identecon de Jacques Mornard, supozita filo de belga diplomato. Ageloff alvenis al Parizo fine de junio 1938, en ferio kaj por ĉeesti la fondon de la Kvara Internacio. Ŝi ne sciis, ke hazarda renkonto kun Mornard-Mercader estis preparita de la soveta spionaro. Mercader delogis Sylvia Ageloff kaj pluigis tiun rilaton ĝis ŝia forveturo al Novjorko, en februaro 1939. De tiam daŭris korespondado. Eĉ tiele Mercader klopodis aliajn rimedojn por alproksimiĝi. Post la murdo, Frida Kahlo deklaris, ke ŝi renkontis Mercader dum sia restado en Parizo (januaro–aprilo 1939). Tiu ŝajne petis de ŝi helpon por trovi hejmon en Meksiko proksime al tiu de Trocki en Coyoacán, ĉe Meksikurbo, kion Kahlo malakceptis.

La murdo redakti

De marto al aŭgusto 1939 Stalin kaj liaj helpantoj organizis la murdoklopodon. Partoprenis diversaj grupoj de komunistoj, inter ili la meksika murpentristo David Siqueiros kaj la grupo de Caridad kaj lia filo Ramón Mercader, kiu ŝajne dekomence devis nur kolekti informojn. Jam fine de majo estis unua klopodo, kiu malsukcesis. Ŝajne fine de aŭgusto Mercader veturis al Novjorko, kontaktis Sylvia Ageloff kaj veturis kelkfoje al Meksiko kaj Usono denove por ricevi ordonojn. Post kelkaj monatoj, dum kiuj Ramón alproksimiĝis al Trocki, en la mateno de la 20a de aŭgusto 1940 li estis ricevita sole de la komunistestro. Mercader supozeble alportis al li dokumentojn, kaj kiam tiu alproksimiĝis al fenestro por pli bone vidi kaj legi ilin, Mercader frapegis lin per glaci-pioĉeto en la nuko, metante profunde la ilon en la kranion de Trocki. Eĉ tiele, Trocki ne tuj pereis kaj vivis dolorege dum pluaj 12 horoj antaŭ morti. Kiam Sylvia Ageloff eksciis pri la vera naturo de la interesiĝo de Ramón por ŝi, ŝi provis mortigi sin. Arestita de la gvardio de Trocki kaj de la meksikaj aŭtoritatoj, Mercader identigis sin kiel Jacques Mornard kaj estis kondamnita pro murdo je dudek jaroj da prizonpuno. Dekomence Mercader deklaris, ke li havis personajn problemojn kun Trocki. Dum 1943 la sovetianoj organizis planon por liberigi Mercader sed tiuj malsukcesis pro malkonsentoj inter la hispanaj komunistoj, kiuj preferis Dolores Ibárruri al Jesús Hernández, sendito de la NKVD. Krome la apero de Caridad fine fuŝis la aferon kaj Mercader devis pasigi la tutan tempon prizone.

Bibliografio redakti

  • Mercader, Luis; Sánchez, Germán (1990). Ramón Mercader, mi hermano. Cincuenta años después. [Ramón Mercader, mia frato. Kvindek jarojn poste.] Madrid: Espasa-Calpe. ISBN 84-239-2228-6.
  • Pàmies, Teresa (1975). Cuando éramos capitanes (segunda edición). [Kiam ni estis kapitanoj (dua eldono).] Barcelona: DOPESA. ISBN 84-7235-195-5.
  • Pàmies, Teresa (28 de octubre de 1978). «Ramón Mercader: misión cumplida». [Ramón Mercader: tasko plenumita]. P. 20–23. Triunfo Digital (822) Arkivigite je 2014-07-14 per la retarkivo Wayback Machine
  • Sudoplatov, Pavel; Sudoplatov, Anatoly (1994). Special Tasks. The Memoirs of an Unwanted Witness — A Soviet Spymaster (en angla). [La memoraĵoj de nedezirata atestanto – sovetia spionmajstro.] Little, Brown and Company. ISBN 0-316-77352-2.