Ram Bahadur Bomjon

Ram Bahadur BomjonPalden Dorje (lia budhista nomo) naskiĝis la 9-an de majo 1990 en Nepalo. Li travivis sian infanecon en Ratanapuri, eta vilaĝo kiu situas en la distrikto Bara. Kromnomita "eta Budho", li komencis je la 16-a de majo 2005, tre profundan Meditadon, kiu devus daŭri ses jarojn kaj kies celo estas atingi la Veron kaj iĝi Bodhisatvo, (laŭlitere enlumiĝulo).

Infaneco redakti

Laŭ sia familio kaj najbaroj, Palden Dorje ne agis kiel la aliaj infanoj de la vilaĝo. Malsama knabo, tre paca, li neniam kverelis aŭ mortigis bestojn. Li preferis preĝi aŭ mediti. Li ricevis religian edukadon en pluraj budhistaj monaĥejoj.

La meditado redakti

Li iĝis monaĥo kaj revenis en domon. Li malsaniĝis kelktempe. Post sia resanigo, la 16-an de Majo 2005, li petis sian familion ne plu mortigi bestojn aŭ trinki alkoholon. Dum la nokto, li malaperis. Lia familio trovis lin en la arbaro, profunde meditanta ĉe figujo. Sen manĝi nek trinki (laŭ siaj adeptoj), la junulo sidis kiel homa statuo ĝis la 11-a de marto 2006. Pli kaj pli grava homamaso kolektiĝis en arbaro por ekvidi la fenomenon, kiu estis alnomita "Eta Budho".

Perturbita de la homamaso kaj nekapabla daŭrigi sian spiritan vojaĝon, Ram Bahadur Bomjon denove malaperis. La 29-an de marto 2006, li reaperis kaj vagis kelkajn monatojn en la arbaro antaŭ li trovis kvietan lokon por repreni sian meditadon kiu devus daŭri ĝis 2011.

Supernaturaj aspektoj redakti

Tutmonde, la junulo estas fama pro la supernaturaj aspektoj de sia meditado. Ram Bahadur Bomjon ŝajnas tiel ŝtoniĝinta kiel statuo. Liaj adeptoj asertas ke li ne bezonas manĝi nek trinki ĉar danke al la spiritforto, li povas regi sian fizikan korpon. Nepalaj kuracistoj ŝatus ekzameni la "fenomenon" sed lia familio ĉiam rifuzis tiun eblecon. Nuntempe, la mistero ankoraŭ ne estas rezoluta.

Eksteraj ligiloj redakti