Ramanuĝa, RamanujaRamanujaĉarja (ĉirkaŭ 1017–1137; IAST: Rāmānujā; [ɽaːmaːnʊdʑɐ]) estis hindia teologo, filozofo, kaj unu el la plej gravaj reprezentantoj de la tradicio de Sri Vaiŝnavismo ene de Hinduismo.[1][2] Lia filozofia fundamento por devotismo influis sur la Bhaktia movado.[1][3][4]

Ramanuĝa
Persona informo
Naskiĝo 1-an de januaro 1017 (1017-01-01)
en Sriperumbudur
Morto 1-an de januaro 1137 (1137-01-01) (120-jaraĝa)
en Srirangam
Lingvoj tamila
Okupo
Okupo teologo • filozofo • poeto
vdr

La guruo de Ramanuĝa estis Ĝadava Prakaasa, nome fakulo kiu estis parto de la pli antikva Advaita Vedānta monaĥa tradicio.[5] La tradicio Sri Vaiŝnava asertas ke Ramanuĝa malkonsentis kun sia guruo kaj la ne-duisma Advaita Vedānta, kaj anstataŭe sekvis en la tradicio de la Tamilaj Alvaroj, nome de la fakuloj Nathamuni kaj Ĝamunaĉarja.[1] Ramanuĝa famas kiel la ĉefa proponanto de la Viŝiŝtadvaita subskolo de Vedanto,[6][7] kaj liaj disĉiploj estis tre verŝajne aŭtoroj de tekstoj kiel la Ŝatjaĝaniĝa Upaniŝado.[5] Ramanuĝa mem verkis influajn tekstojn, kiel la "bhasja" de la Brahma Sutra kaj la Bagavadgito, ĉiuj en Sanskrito.[8]

Lia filozofio Viŝiŝtadvaita (konsiderita ne-duisma) konkurencis kun la Dvaita (teisma duisma) filozofio de Madhvaĉarja kaj Advaita (ne-duisma) filozofio de Adi-Ŝankaro, kune la tri plej influaj Vedantaj filozofioj de la 2a jarmilo.[9][10] Ramanuĝa prezentis la epistemologian kaj savteologian gravon de "bhakti", aŭ la devoteco al persona Dio (Viŝnu ĉe Ramanuĝa) kiel rimedo al spirita liberigo. Liaj teorioj asertas, ke estas plureco kaj distingo inter Ātman (animo) kaj Brahmo (metafizika, lasta realeco), kvankam li asertis ankaŭ ke estas unueco de ĉiuj animoj kaj ke la individua animo havas eblon realigi identecon kun la Brahmo.[11][10][12]

Referencoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 C. J. Bartley 2013, pp. 1–4, 52–53, 79.
  2. Jon Paul Sydnor (2012). Rāmānuja and Schleiermacher: Toward a Constructive Comparative Theology. Casemate. pp. 20–22 kun piednoto 32. ISBN 978-0227680247.
  3. Doniger, Wendy (1999). Merriam-Webster's encyclopedia of world religions. Merriam-Webster. p. 904. ISBN 978-0-87779-044-0.
  4. (2004) A History of India. Routledge. ISBN 978-0-415-32920-0.
  5. 5,0 5,1 Patrick Olivelle. (1992) The Samnyasa Upanisads : Hindu Scriptures on Asceticism and Renunciation: Hindu Scriptures on Asceticism and Renunciation. Oxford University Press, p. 10–11, 17–18. ISBN 978-0-19-536137-7.
  6. C. J. Bartley 2013, pp. 1-2.
  7. Carman 1974, p. 24.
  8. Carman 1994, pp. 82-87 with footnotes.
  9. William M. Indich. (1995) Consciousness in Advaita Vedanta. Motilal Banarsidass, p. 1–2, 97–102. ISBN 978-81-208-1251-2.
  10. 10,0 10,1 Bruce M. Sullivan. (2001) The A to Z of Hinduism. Rowman & Littlefield, p. 239. ISBN 978-0-8108-4070-6.
  11. C. J. Bartley 2013, pp. 1-2, 9-10, 76-79, 87-98.
  12. Sean Doyle. (2006) Synthesizing the Vedanta: The Theology of Pierre Johanns, S.J.. Peter Lang, p. 59–62. ISBN 978-3-03910-708-7.