La ramnacoj[2] (latine Rhamnaceae) estas planta familio el la dukotiledonaj angiospermoj. Tiu familio apartenas al la ordo rozaloj (Rosales). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 50 genrojn kaj preskaŭ 850 speciojn[1],[3]. Ĝia tipa genro estas ramno[2].

Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Ramnacoj
Colletia atrox
Biologia klasado
Regno: plantoj Plantae
Subregno: trakeofitoj Tracheophyta
Superdivizio: spermatofitoj Spermatophyta
Divizio: angiospermoj Angiospermae
Klaso: dukotiledonoj Magnoliopsida
Subklaso: rozedoj Rosidae

fabedoj Fabidae

Ordo: rozaloj Rosales
Familio: ramnacoj Rhamnaceae
Juss. [1]
ramno Rhamnus
L.
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr
Ilustracja
Szakłak pospolity
Rhamnus pumila Turra.
Rhamnus pumila Turra.

Tiuj plantoj disvastiĝis surmonde, ŝatas la tropikojn. Ili estas arboj aŭ arbedoj (krom Crumenaria). La ŝosoj ofte modifiĝis al dorno (kristodorno).

Taksonomio redakti

Laŭ World Flora Online kaj The Plant List (23 maj. 2020)[1],[3], jen ĉi-sube la listo de la akceptitaj taksonoj, kaj ties Esperantaj nomoj[4]:

*genro akceptita en TPL sed ne en WFO, kiu tamen akceptas ĝiajn speciojn.
**genro akceptita en WFO sed ne en TPL. Tamen laŭ WFO, estas neniu akceptita specio en ĝi.

Gravaj genroj kaj specioj redakti

  • ramno (Rhamnus) estas genro de arbedoj aŭ malgrandaj arboj kun ovalaj aŭ elipsaj folioj kaj malgrandaj periginaj, kvar- aŭ kvinnombraj, verdecaj aŭ blankecaj, ne tre okulfrapaj floroj. Ili havas la frukton de drupo kun 2-4 kernoj.
    • alaterno (Rhamnus alaternus) estas Sud-Eŭropa daŭrafolia arbedo kun malhele verdaj, brilglataj folioj memorigintaj pri tiuj de evonimo.
    • frangolo (Rhamnus frangula) estas arbo aŭ arbedo kun ovalaj folioj, kvinnombraj duseksaj floroj, pirograndaj ruĝaj-purpuraj-nigraj fruktoj. La ŝelo de la branĉoj uzatas kiel laksiga medikamento.
  • zizifo (Zizyphus): tropikaj aŭ subtropikaj arboj kaj arbedoj kun tre sukerhavaj drupoj, pro kiuj pluraj specioj estas kulturataj.
    • jujubzizifo (Zizyphus zizyphus): arbedoj aŭ malgrandaj arboj tropikaj aŭ subtropikaj, kies tre sukerhavaj prunograndaj drupoj (jujuboj) estas manĝeblaj krudaj, sekigitaj aŭ konfititaj kaj estas uzataj kiel popola kuracilo kontraŭ tusado.
    • lotusozizifo (Zizyphus lotus): nordafrika arbo, al kiu oni atribuas lotusfrukton, kiu laŭ la greka legendo forgesigis la patrolandon al la homoj, kiuj ĝin manĝis.

Referencoj redakti