Ranĉio

(Alidirektita el Ranĉi)

Ranĉio (en lokaj lingvoj: राँची, ᱨᱟᱺᱪᱤ, রাঁচি kaj رانچی) estas milionurbo en Barato, kie estas ĉefurbo de subŝtato Ĝarkhando.

Ranĉi
Ranchi
ᱨᱟᱺᱪᱤ
subŝtata ĉefurbo
ĉefurbo • urbego [+]

Oficiala nomo: Ranĉi

Lando Barato
SubŝtatoĜarkhando

SituoRanĉi
- alteco23 m
- koordinatoj23° 21′ N, 85° 20′ O (mapo)23.35555555555685.334722222222

Areo652,02 km² (65 202 ha)

Loĝantaro30.87.498 (2019)
Denseco4700 loĝ./km²

HorzonoUTC + 5:30
Poŝtkodo834 0xx
Telefona antaŭkodo651
ISO-3166IN-JH
AŭtokodojJH-01

Ranĉi (Ĝarkhando)
Ranĉi (Ĝarkhando)
DEC
Ranĉi
Ranĉi
Situo enkadre de Ĝarkhando

Ranĉi (Barato)
Ranĉi (Barato)
DEC
Ranĉi
Ranĉi
Situo enkadre de Barato

Vikimedia Komunejo:  Ranchi
En TTT: Oficiala retejo [+]

 Barato

Map
vdr

Laŭ la stato de 2011 en la urbo vivis 1 073 440 loĝantoj sur areo de 652,02 kvadrataj kilometroj, kio rezultigas loĝdenson de 1 646 loĝantoj/km².

Panoramo de Ranĉi

Bazaj informoj redakti

Geografio redakti

Ranĉio situas en nordorienta parto de la lando sur altebenaĵo. En la proksimo diversaj akvofaloj troviĝas, tial la urbo ricevis kromnomon "urbo de akvofaloj".

Historio redakti

La loknomo devenis de loka birdo, kiu estas konsiderita sankta birdo. La pli frua loknomo estis "Lohardaga" ĝis 1899.

Klimato redakti

Ranĉio havas subtropikan klimaton. La temperaturo somere estas 20-37 °C, vintre 8-25 °C. Jare pluvas po 1430 mm. Precipe inter junio-oktobro pluvas.

Trafiko redakti

En Ranĉio aŭtobusoj mankas, tial oni uzas rikiŝojn kaj taksiojn. La urbo havas 2 aŭtovojojn, kie jam longdistancaj aŭtobusoj trafikas. Ranĉi havas bonajn kontaktojn trajnajn al Nov-Delhio, Mumbajo, Kolkata, Puneo ktp. La flughaveno servas al la enlandaj urbegoj.

Ekonomio redakti

Jam dum dominado de britoj Ranĉio estis grava industria urbo, kie oni okupiĝis precipe pri silko kaj ŝelako. Post la sendependiĝo ankaŭ la peza industrio graviĝis.

Vidindaĵoj redakti

Fontoj redakti

  • WikiTrans
 
Templo en Ranĉi