Ranieri CLERICI (naskiĝis la 14-an de oktobro 1940 en Trivero, komunumo iam en la itala provinco Vercelli, hodiaŭ en Biella; mortis la 16-an de oktobro 2019[1]) estis itala esperantisto kaj inĝeniero. Lerninte Esperanton en 1954, li fariĝis en 2004 komitatano A por Italio. Inter somero 2007 kaj marto 2009 li apartenis al la Estraro de UEA kiel vicprezidanto de la Asocio.

Ranieri Clerici
Ranieri Clerici, Vilnius 2008
Ranieri Clerici, Vilnius 2008
Persona informo
Naskiĝo 14-an de oktobro 1940 (1940-10-14)
en Trivero
Morto 16-an de oktobro 2019 (2019-10-16) (79-jaraĝa)
Lingvoj Esperanto
Ŝtataneco Italio
Okupo
Okupo inĝenierolingvistoesperantisto
vdr

Li partoprenis plurajn IJK-ojn kaj UK-ojn (ekde 1968). Clerici estis prezidanto de Itala Esperantista Junularo kaj vicprezidanto de Itala Esperanto-Federacio. Li instruis Esperanton plurloke. Dumviva membro de UEA (ekde 1958), delegito de UEA (ekde 1959), dumviva patrono de UEA kaj TEJO.

Referencoj redakti

  1. Michela Lipari: Ranieri Clerici[rompita ligilo], Diskutlisto de la Komitato de UEA, 2019-10-17.