Rankero estas A-C grundotipo apartenanta al la grundotipa klaso Ah/C-grundoj escepte de Nigrogrundoj. La rankero malkompare kun rendzino kaj pararendzino de sama klaso, ekestas sur solidja senkalciaj, ne karbonataj (silikataj) petroj (ekzemple andezito, granito k.a.). La plej tipa kvalito de rankero estas, ke plej ofte malhela A-horizonto enhavas pli ol 50% de ŝtonetoj (sed malpli ol 75%). Do la rankeroj ne estas tro uzataj en agrikulturo, ofte estas malprofundaj, povas sufiĉe rapide sekiĝi somere. Por ili estas tipaj aliaj specioj de arboj ol pro ĉirkaŭaj arbaroj (ekzemple en Karpatoj sur rankeroj kreskas prefere tilioj kaj aceroj. Do rankerojn oni povas konsideri kiel eksterzonaj grundotipoj, kiuj dependas de deklivo, sed samtempe oni lin konsideras kiel zonaj grundotipoj ekestantaj en pli grandaj altecoj super la maro, kiel ĝi ekestas pro klimataj kondiĉoj (ekzemple frosta ekfloresko). La ĉefa grundformiĝa procezo estas akumuliĝo de humo.

Rankero en Schiffenberger Wald ĉe Gießen