Gervais Raoul LUFBERY (14-an de marto, 1885, Chamalières, Francio- 19-an de majo, 1918) estis franca-usona ĉasaviadila piloto kaj flug-aso en la unua mondmilito.

Raoul Lufbery
Persona informo
Naskonomo Gervais Raoul Victor Lufbery
Naskiĝo 14-an de marto 1885 (1885-03-14)
en Chamalières
Morto 19-an de majo 1918 (1918-05-19) (33-jaraĝa)
en Mâron
Mortokialo mortis en batalo
Tombo Lafayette Escadrille Memorial
Lingvoj franca
Ŝtataneco FrancioUsono
Okupo
Okupo pilotomilitisto
vdr

Lia patro estis usonano, lia patrino estis franca. Li poste setlis en Wallingford, Connecticut kaj enpaŝis la usonan armeon por akiri la usonan ŝtatnecon, dum la Filipina-usona milito. Li poste veturis al Franca Indoĉinio kaj tie laboris kiel mekanikisto por la franca aviada pioniro Marc Pourpe.

Lufbery en 1914 aliĝis al la Franca Frema Legio, komence li estis trejnita kiel infanteriano, sed poste ŝanĝis al aviadila skvadrono – danke al Marc Pourpe. Li ne atingis sukcesojn kaj en majo de 1916 ŝanĝis al usona aviadila armegrupo. Liaj unuaj du sukcesoj okazis la 30-an de julio 1916 ĉe Verdun. Poste li sukcesis 17-foje en usona skvadrono.

Lia lasta flugbatalo okazis la 19-an de majo, 1918 per sia Nieuport 28. Li estis subpafita.

Li estis entombigita ĉe plena honoro en Aviators Cemetery ĉe Sebastapol (Francio).


Lufbery en 1998 estis honorita en National Aviation Hall of Fame.