Raoul Schránil estis ĉeĥa aktoro. Li naskiĝis la 24-an de marto 1910 en Most, mortis la 20-an de septembro 1998 en Prago. Li naskiĝis en familio de juristo JUDr. Rudolf Schránil. Sian nekutiman nomon li ricevis laŭ franca amiko de sia patro.

Raoul Schránil
Persona informo
Naskiĝo 24-a de marto 1910
en Most, Bohemio, Aŭstrio-Hungario
Morto 20-a de septembro 1998
en Ĉeĥio Prago, Ĉeĥio
Tombo Chotětov vd
Lingvoj ĉeĥa vd
Ŝtataneco ĈeĥioĈeĥoslovakio vd
Familio
Edz(in)o Růžena Havelková • Věra Lišková vd
Infanoj Alexandra Schránilová vd
Profesio
Okupo aktoro • teatra aktoro • filmaktoro vd
Laborkampo aktorado vd
Aktiva dum 1930-aj jaroj
Aktorado
Fama rolo roloj de amantoj kaj ĝentiluloj
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr

Li ekbrilis precipe en la 30-aj jaroj, kiam li rolis rolojn de amantoj kaj ĝentiluloj en ĉeĥaj antaŭmilitaj filmoj. Ĉar en Most tiutempe ofte eksplodis kontraŭĉeĥaj demonstroj de germanaj nacionalistoj, la tuta familio estis devigita forlasi la nordbohemian Most-on. Unue la familio transloĝiĝis en Vienon, post fino de la unua mondmilito ili transloĝiĝis Pragon.

Antaŭ la kamerao li aperis unuafoje en biografia fimo pri Milan Rastislav Štefánik, kie estis konfidita al li rolo de adjutanto de franca generalo. Sed la unua pli granda rolo fariĝis staturo de Švalbenšvanc en filmo Vdavky Nanynky Kulichovy. La stelo de Raoul rapide ekbrilis kaj baldaŭ li fariĝis unu el plej ofte okupataj ĉeĥaj aktoroj. En 1937 li rolis en naŭ filmoj, en 1938 en kvin.

Sed post la liberigo de Ĉeĥoslovakio en 1945 venis granda trompiĝo. Raoul rolis precipe "jakulojn" - kuracistojn, juristojn, oficirojn, filojn de fabrikistoj. Sed tiuj ĉi tipoj de roloj estis en la postmilitatempo absolute neuzeblaj kaj nebezonataj, ĉar tute ŝanĝiĝis nenur organizo de filma produktado, sed ankaŭ imagoj pri konvenaj temoj kaj virojn en jakoj alternigis laboristoj en laborvestoj. Raoul post februaro de 1948 aperis en filmo tre rare.

Poste pro kulpigo el provo pri elmigrado li pasigis tri kvaronojn de la jaro en esplorejo de malliberejo en Pankrác. Kiam li estis tralasita, li ne povis pensi pri reveno sur teatrajn tabulojn. Li alternis kelke da profesiojn - li konstruis monumenton de Stalin sur Prago-Letná, li boris putojn ĉe Mariánské Lázně. Pli poste li revenis en Vesnické divadlo (Vilaĝa teatro) kaj tie li eltenis ĝis ties malvalidigo en 1962. Poste li iom post iom partoprenis en teatroj en Mladá Boleslav, Ostrava kaj poste li revenis Pragon. Sed li ne sukcesis akiri postenon en ensemblo de Nacia teatro, sed li estis akceptita en ties propaganda sekcio kaj li fariĝis kulture-propaganda referentulo.

Pli poste li aperis ankoraŭ en multaj filmoj, en kiuj li kreis precipe epizodajn rolojn.