Raoul Gustaf WALLENBERG (naskita la 4-an aŭguston 1912 en Kappsta sur insulo Lidingö tuj norde de Stokholmo (Svedio), arestita fare de sovetia NKVD (poste nomata KGB) la 17-an de januaro 1945 kaj mortigita en Moskvo la 17-an de julio 1947) estis sveda arkitekto, komercisto, diplomato kaj homaranisto.

Raoul Wallenberg
Pasporto-bildo, junion de 1944
Pasporto-bildo, junion de 1944
Persona informo
Raoul Gustav Wallenberg
Naskonomo Raoul Gustaf Wallenberg
Naskiĝo 4-an de aŭgusto 1912
en Lidingö, Svedio
Morto 17-an de julio 1947 (1947-07-17)
Mortis pro nekonata valoro • death in absentia vd
Mortis per nekonata valoro vd
Religio luteranismo vd
Nacieco sveda
Lingvoj sveda vd
Ŝtataneco Svedio vd
Alma mater Universitato de Miĉigano
Subskribo Raoul Wallenberg
Familio
Patro Raoul Oscar Wallenberg vd
Patrino Maj von Dardel vd
Gefratoj Guy von Dardel • Nina Lagergren vd
Profesio
Okupo arkitektoentreprenistodiplomato • bankisto vd
En TTT Oficiala retejo vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
La monumento de Wallenberg, en Tel-Avivo
La monumento de Wallenberg, en Londono

Li estas famega por sia savado de dekoj da miloj de judoj dum la milita okupado de Hungario kiam germanaj nazioj kaj hungaraj faŝistoj konspiris igi la holokaŭston dum la plej lasta parto de la dua mondmilito. Funkciante kiel speciala sendito de Svedio en Budapeŝto inter julio kaj decembro de 1944, Wallenberg emisiis protektajn pasportojn kaj ŝirmis judojn en konstruaĵoj nomumitaj kiel sveda teritorio.

Postmilite distingita per Justuloj inter la popoloj (hebree חסיד אומות העולם, Ĥasid Umot HaOlam), termino markanta homojn de nejuda deveno, kiuj kontribuis al savo de judoj antaŭ holokaŭsto.

Heredo redakti

La Centro Raoul Wallenberg por Homaj Rajtoj (CRWHR) estas kanada ne-registara organizaĵo kiu alstrebas justecon pere de la protekto kaj antaŭenigo de homaj rajtoj. La nomo kaj misio de la Centro estas inspirita de la humanitara heredaĵo de Raoul Wallenberg.

 
La memortabulo de Wallenberg en Budapeŝto
 
La aktujo/dokumentujo de Wallenberg, kiel bronza monumento en la naskiĝloko en Kappsta (Svedio)
 
Köszönöm („Dankon”), la monumento en Miĉigano
 
Unu el la monumentoj de Wallenberg, en Budapeŝto
 
La strat-tabulo de Raoul Wallenberg, en Jerusalemo