Ras AlĥorRas Al Ĥor (arabe رَأْس ٱلْخَوْر, Raʾs Al-Khawr) estas malseka rezervejo en Dubajo, Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj (UAE), fama ĉar allogas migrantajn birdojn en grandaj nombroj. Fakte la humidejoj havas grandajn nombrojn da birdoj, krustuloj, malgrandaj mamuloj kaj fiŝoj.[1]

Ras Alĥor
kvartaloprotektata areo
Administrado
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Geografio
Geografia situo 25° 12′ N, 55° 21′ O (mapo)25.19561944444455.3438Koordinatoj: 25° 12′ N, 55° 21′ O (mapo) [+]
Areo 10,13 km² (1 013 ha) [+]
Horzono UTC+04:00 [+]
Ras Alĥor (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
Ras Alĥor (Unuiĝintaj Arabaj Emirlandoj)
DEC
Ras Alĥor
Ras Alĥor
Situo de Ras Alĥor

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Ras Al-Khor, Dubai [+]
vdr

La Natura Rezervejo de Ras Alĥor reprezentas enklavon de relativa naturo inter densa trafiko kaj enorme disvolviĝanta urba infrastrukturo. Situa ĝuste, kiel la nomo en araba sugestas, en la Kabo de la Kanalo, ĝi estas inter la malmultaj urbaj protektitaj areoj de la mondo.

La Dubaja Municipo ege klopodis por protekti kaj konservi la biodiversecon de tiu delikata ekosistemo. La humidejo estis forbarita el la publiko kaj tri kaŝitaj birdorigardejoj estis konstruitaj. Oni planas krome ampleksigi la instalaĵojn por profiti el la protektita areo.

La eniro estas senpaga kaj funkcias el 9:00 ĝis 16:00 el sabato al merkredo.

Ras Alĥor estas hejmo de ĉirkaŭ 500 Rozaj flamengoj (Phoenicopterus roseus), kiuj iĝis io kvazaŭ maskoto por la Dubaja Naturprotekta Programo.

Specioj redakti

 
Rozaj flamengoj,

Kelkaj el regulaj vizitantoj en la rezervejo estas jenaj:

Notoj redakti

  1. 1,0 1,1 1,2 1,3 1,4 1,5 1,6 1,7 1,8 "View thousands of birds at Ras Al Khor". Visit Dubai. Alirita la 8an de julio 2019.