Rasliloj estas nerekte frapataj skuo-idiofonoj, do memsonaj muzikinstrumentoj, je kio la muzikanto impulsas per skuomovoj etajn raslajn objektojn, kiuj produktas plejparte bruetan sonon aŭ foje ankaŭ konkrete difineblan tonon. Rasliloj estas jene klasifikeblaj:

Ujrasliloj Marakoj
Vicoraslilo el semoj kaj folioj en la muziko de Nov-Gvineo, kiun dancantoj portas ĉe la piedartikoj

Uja aŭ enferma raslilo konsistas el kava korpo plenigitaj per malmolaj objektetoj grandaj sablere ĝis nukse. Se oni ritme skuas ĝin, la partetoj frapetadaj kontraŭ ĝia vando respektive kontraŭ sin mem produktas specife sonan brueton. Ujaj aŭ enfermaj rasliloj nuntempe estas instrumentoj por interalie ĉaĉao, tango kaj ĵazo.

Je kadrorasliloj malgrandaj objektoj estas fiksitaj ĉe pli granda objekto kaj frapas kontraŭ ĝin; je vicorasliloj interfrapiĝas korpetoj aranĝitaj unu apud la alia. Ekzemplo por vicoraslilo en la muziko de Nov-Gvineo konsistas el aro da nuksoŝeloj, faskigitaj per plantofibroj.[1]

Tintilringo, je kio malgrandaj metaldisketoj (cimbaloj) interfrapiĝas, estas kombinaĵo el ambaŭ. Je glitorasliloj la objektetoj – ofte semoj – glitas en kavokorpon. Se ili estas fiksitaj ekstere, oni nomas ilin pendolrasliloj. Rasliloj ankaŭ estas uzataj en simfoniaj orkestroj. Kiel infanrasliloj ili estas ludiloj, kiuj per plej diversaj formoj je (suĉ)infanoj malvolvas ties sensomovo-kapablon.

Referencoj redakti