Raso

klasifiko de homoj
Por aliaj uzoj, vidu la paĝon Raso (apartigilo).

Raso estas koncepto uzata por diversaj specioj kaj kun iom diversaj signifoj. Kiel maniero klasigi homojn, la koncepto raso iĝas pli kaj pli eksmoda.

La meza genetika distanco Fst inter homaj populacioj estas ĉirkaŭ 0,15. Lewontin argumentis, ke tio reprezentas malgrandan rasan variecon.[1] Harpending, aliflanke, argumentis, ke tiu distanco implikas parencecon inter individuoj de sama populacio, kiu estas egala al la parenceco inter fratopoj en populacio, kiu geedziĝas hazarda, kaj ke homo de certa populacio estas genetike pli proksima al ne-parenca individuo de la sama populacio ol al fratopoj de miksita raso.[2]

Difino de la vorto redakti

En la komuna uzo redakti

En la eŭropaj lingvoj la unua senco de la vorto raso, kaj longtempe la sola, estis: tuto de la sinsekvaj generacioj de unu sama familio, konsiderata kiel devenanta de unu sama prapatro: "la raso de miaj patroj"; li, ŝi estas el bona raso (t.e. honorinda familio, familio kiu sin rimarkigis per siaj virtoj, faroj aŭ honoroj). La unua aŭtoro, kiu uzis tiun vorton, france, en la moderna senco estis François Bernier, fama vojaĝinto, en 1684 en libro: "Nova dispartigo de la Tero, fare de la diversaj specioj, aŭ rasoj, da homoj, kiuj priloĝas ĝin".

En la sciencoj redakti

  Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Scienca rasismo.

Sciencistoj nomas raso distingeblan populacion de unu specio, kies propraj trajtoj estas konstantaj kaj heredaj: bela raso de kokoj, de rozoj; bonrasa, purrasa, miksrasa hundo; kaj ĉe la homoj: la blanka, flava raso.

Kutime oni uzas la vorton 'raso' por distingi homan populacion de aliaj homaj populacioj. La plej vaste uzataj homrasaj kategorioj baziĝas sur videblaj trajtoj (speciale la haŭtkoloro kaj la vizaĝaj trajtoj), genoj, kaj memidentiĝo. La konceptoj pri raso, samkiel pri specifaj rasaj grupigoj, varias laŭ la tempo kaj kulturoj kaj ofte montriĝas diskutindaj pro sia efiko sur la socia identeco kaj sur politikoj pri identeco. La leĝaj difinoj, la komuna uzado kaj la scienca signifo povas konfuziĝi, kaj oni devas atenti en kiu kunteksto uziĝas la vorto.

Ekde la 1940-aj jaroj, evoluismaj sciencistoj rifuzas tian ideon pri raso, laŭ kiu oni povus uzi certan nombron de finiaj listoj de esencaj karakterizoj por determini laŭan liston de rasoj. Multaj evoluismaj kaj sociaj sciencistoj pensas ke la komunaj difinoj de raso(j), aŭ ajnaj rasdifinoj rilataj al homoj, suferas je manko de taksonomia rigoro kaj valideco. Ili argumentas ke la rasdifinoj estas malprecizaj, arbitraj, produkto de la kutimo, kaj ke la observitaj rasoj varias depende de la ekzamenata kulturo. Ili krome asertas ke oni pli bone komprenas rason kiel socian "konstrukton" ("konstruon"). Tamen aliaj sciencistoj argumentis ke ĉi tiun opinion motivas ne tiom sciencaj kiel politikaj kialoj.

Ekde la 1940-aj jaroj, datumoj kaj modeloj el genomiko kaj kladistiko, kaj la malkovro de praul-informaj markiloj, rezultis en revolucio en la kompreno de la homa evoluo, kio kondukis al novtipa difino de raso. Ĉi tiuj sciencistoj argumentas ke tia disdivido de la homaro en apartajn rasojn validas kiam oni komprenas rasojn kiel nebulajn aŭ svagajn arojn, grupiĝojn, aŭ plivastigitajn familiojn. Multaj sciencistoj[kiuj?] opinias ke, se adekvate uzata, la disrasigo de la homaro povas esti valida kaj utila. Sciencaj studoj kiel la projekto "HapMap", studinta 4 rasajn grupojn, montriĝas tre singardaj pri donado de difino de la studataj rasoj kaj pri priskribo de la prenado de la muestroj.

Cetere la nocio de homa raso estigis rasismajn teoriojn.

Vidu ankaŭ redakti

  1. https://link.springer.com/chapter/10.1007/978-1-4684-9063-3_14
  2. https://www.jstor.org/stable/27503827