Ratko Mladić (serbe cirile Ратко Младић) estas eksa bosnia-serba armea generalo kaj militkrimulo, kiu inter la jaroj 1992 kaj 1996 estis ĉefkomandanto de la armeo de la tiam internacie ne agnoskita Serba Respubliko (Republika Srpska) en Bosnio.

Ratko Mladić
Persona informo
Naskiĝo 12-an de marto 1943 (1943-03-12) (81-jaraĝa)
en Božanovići
Lingvoj serba
Ŝtataneco Socialisma federacia respubliko JugoslavioRespubliko Serba Krajna • Republika Srpska • Bosnio kaj Hercegovino
Okupo
Okupo militistosoldato
vdr

Kadre de tiu posteno kaj de la Bosnia Milito li estas akuzata pri multaj militkrimoj kaj krimoj kontraŭ Bosniaj kaj Kroataj civitanoj. Multaj el ili rilatas al la preskaŭ kvarjara sieĝo de Sarajevo kaj al la Masakro de Srebrenico en julio 1995, kadre de kio estis murditaj ĝis 8000 nearmitaj bosniaj viroj kaj knaboj. La Internacia Pun-Tribunalo por Eksa Jugoslavio ekde tiu jaro akuzas lin pri genocido kontraŭ la islamanaj bosnianoj, planata kune kun Radovan Karadžić kaj internacie serĉas lin cele al malliberiĝo kaj jura proceso. Post kiam li 15 jarojn povis kaŝiĝi kaj eviti tian malliberiĝon, fine la 26-an de majo 2011 li kaptiĝis en Serbio.[1]

Je la 22-a de novembro 2017 Mladić estis kondamnita al dumviva enprizonigo pro partoprenado kaj kontribuoj al la joint criminal enterprises (komunaj krimaj entreprenoj) kiuj havis la celojn genocido, krimoj kontraŭ la homeco kaj militkrimoj.

Notoj redakti

  1. reta eldono de la magazino Der Spiegel: prezidanto de Serbio konfirmas malliberigon de Mladić (germane), 26-an de majo 2011.