Ratkovo (Serbio)

Ratkovo, serbe Ратково, hungare Paripás, germane Parabutsch estas vilaĝo en Serbio, en aŭtonomio Vojevodio, en distrikto Okcidenta Baĉka en municipo de Odĵaci.

Ratkovo situas en la mapo en la verda municipo
Katoloka preĝejo de Ratkovo
Serba preĝejo de Ratkovo

Bazaj informoj redakti

Situo redakti

Ratkovo situas sur ebenaĵo, laŭ ĉefvojo kaj fervojo Sombor-Novi Sad.

Historio redakti

Hungaroj alvenis en 896 kaj ili fondis ŝtaton en 1000. Post la turka erao diversaj popoloj alvenis al la senhomaj lokoj. En 1910 loĝis en Paripás 4073 da homoj, (3283 germanoj). Ĝis fine de la 1-a mondmilito la vilaĝo apartenis al Hungario, al Bács-Bodrog, al distrikto de Hódság, poste al Reĝlando de serboj, kroatoj kaj slovenoj, depost 1928 al Jugoslavio. En 1941 la hungara armeo okupis la regionon kaj iĝis parto de Hungario ĝis 1944. Poste la germanoj estis deportiaj. En 2002 loĝis en Ratkovo 4118 da homoj, (serboj 3760 (91 %), montenegranoj 62 (2 %), jugoslavianoj 43, slovakoj kaj hungaroj 39, kroatoj 27 po (1 %) kaj aliaj).

Vidindaĵoj redakti

Famuloj redakti

 
Tombeja kapelo de Ratkovo