Raul-Jurij Ervier

sovetia geologo, administranto de naftogasa industrio

Raul-Jurij Ervier (ruse Рауль-Юрий Георгиевич Эрвье; la 16-a de aprilo 1909, Tifliso, la Rusia imperio — la 9-a de aŭgusto 1991, Moskvo, Sovetunio) estis sovetia geologo, estro de la Ĉefa Tjumena Geologia Administracio (Ĉeftjumengeologio), gvidanto kaj organizanto de grandskala geologia prospektorado dum kiu estis malkovritaj grandaj gasaj kaj naftaj minejoj en Okcidenta Siberio, Heroo de Socialisma Laboro, laŭreato de la Lenin-premio.

Raul-Jurij Ervier
ruse Рауль-Юрий Георгиевич Эрвье
Monumento en Tjumeno
Monumento en Tjumeno
Persona informo
Naskiĝo la 16-a de aprilo 1909
en Tifliso, la Rusia imperio
Morto la 9-a de aŭgusto 1991
en Moskvo, Sovetunio
Tombo Ĉerviŝeva tombejo, Tjumeno
Ŝtataneco Rusia ImperioSovetunio
Okupo
Okupo geologo
Politika partio KPSU
vdr

Prauloj redakti

Lia avo estis franco Jean Francis Ervier, en la rusaj dokumentoj ofte nomata Ivan Ivanoviĉ (ruse Иван Иванович), transloĝiĝinta al la Rusia Imperio kun sia edzino Anna Maria (ruse Анна Петровна) en 1860-aj jaroj. Ili loĝis en la urbo Tifliso (nun Tbiliso), kie li estis negocisto de la 1-a rango. En 1896 li iĝis rusia civitano. Li estis elektita deputito de la urba dumao kaj la 31-an de decembro 1872 estis prezentita al la imperiestro Aleksandro la 2-a dum lia vojaĝo laŭ Kaŭkazo kaj premiita per medalo "Pro fervoro" (ruse За усердие) . Jean Francis Ervier estis premiita ankaŭ per la rusia ordeno de Sankta Stanislavo de la 3-a rango kaj de la persa ordeno de Leono kaj Suno de la 3-a rango, arĝenta medalo sur la bendo de Vladimir de la 2-a rango[1]. Lia patro Georgij Ivanoviĉ Ervier naskiĝis en Rusio kaj la 20-an de marto 1884 estis baptita en la Tiflisa katolika preĝejo de Sanktaj Petro kaj Paŭl, ĉe tio lia baptopatro estis la kavaleria generalo Ivan Giviĉ Amiloĥvori. Interalie Georgij Ervier okupiĝis pri nafta industrio, posedante naftominejojn[2].

Biografio redakti

Raul-Jurij Ervier naskiĝis la 16-an de aprilo 1909 en Tifliso. La familio havis kvin infanojn. “La gepatroj divorcis kiam mi havis du jarojn kaj mi loĝis jen kun la patro, jen kun la patrino, sed plejparte kun la avino laŭ la patrina linio” rememoris li poste[3].

Post fini lernejon li multe vagadis tra la lando, provante diversajn laborojn, ĉefe nekvalifikitajn. Li estis helpanto de sapfaristo en Tifliso (1923-1927), karĝisto en haveno de Batumo (1927-1928). Post fini en 1927 rabfakon (faklernejo por laboristoj), Ervier forveturis sur tegmento de fervoja vagono al Uzbeka SSR, kie li interalie laboris kiel akceptisto de semoj en kotonpuriga uzino en Termezo (1928-1929)[2]. Tie li malsaniĝis pro malario kaj revenis al Leningrado esperante plenumi sian antaŭlongan revon — studentiĝi en la Leningrada Monta Instituto[3].

 
 Geologio allogis min ekde infanaĝo… Sed ve mi malfruiĝis: ekzamenado finiĝis. Tamen malgraŭ ĉio sorto favoris al mi… En Leningrado mi renkontis bonan homon el la sudo ĉe la azova urbeto Melitopolo. Li laboris en geologia grupo. Mi veturis al tiu partio kiel helplaboristo. De tiam komenciĝis mia nomada vivo de geologo. 
— Raul-Jurij Ervier[3]

En 1929-1930 li laboris al la Melitopola tergasa sekcio, servis kiel laboristo en diversaj geologiaj grupoj en Ukraina SSR[2]. De la 16-a de aŭgusto 1930 ĝis la 8-a de januaro 1931 li estis supera boristo en Krivoroga brunkarba sekcio, poste laboris en la Zinovjeva brunkarba sekcio. En 1933 li kun distingo finis la Superajn Inĝenierajn Kursojn de Geologoj-Prospektoroj en Kievo. Poste ĝis 1941 li laboris en diversaj geologiaj sekcioj en Ukraina SSR.

Post komenco de la Granda Patriota Milito, Raul-Jurij Ervier estis mobilizita en aŭgusto 1941 kiel sapeisto, poste komandestro de aparta taĉmento pri profunda borado de sapeista bataliono. En la sieĝita Odeso fine de aŭgusto la faŝistoj okupis ĉefajn konstruaĵojn de akvokondukilo kaj la urbo transiris al la akvoprovizado el subteraj fontoj. Akvo malabundis kaj estis distribuata per kuponoj, same kiel manĝaĵoj. Helpe de tri moveblaj borinstalaĵoj kaj simplega instrumentaro la taĉmento de Raul-Jurij Ervier boris kaj restarigis 58 putojn, profundeco de kiuj atingis 40 metrojn (artezaj putoj eĉ pli ol 120 metrojn). Meze de oktobro la taĉmento estis evakuita el la baldaŭ forlasota urbo. Pro senĉesa bombardado el 86 taĉmentanoj nur 31 sukcesis forlasi Odeson, sorto de aliaj por ĉiam restis nekonata. En tiuj tagoj Raul-Jurij Ervier komencis sian militan taglibron, kiu nun troviĝas en la Tjumena Muzea Komplekso de Ivan Slovcov same kiel centoj da aliaj dokumentoj el la familia arkivo de Ervier. Ĝi estis publikigita fare de la tjumena historiisto Stanislavo Belov en la rusa kaj Esperanto[3]. En decembro 1944 li estis malmobilizita en la rango de inĝeniero-majoro, kiun li ricevis en 1943[4].

En 1945-1952 Raul-Jurij Ervier estis estro de la Sud-Moldavia naftoprospektora trusto Moldavnaftogeologio.

En aŭgusto 1952 li estis sendita al la Tjumena Naftoprospektora Sekcio. En 1955 li estis nomumita la ĉefinĝeniero de la Tjumena Naftoprospektora Trusto, en 1956-1966 estis estro de tiu ĉi trusto, post paso de tempo transformita je la administracio Tjumennaftogeologio. En 1966-1977 li estis estro de la Ĉeftjumengeologio, kiu gvidis kaj plenumis ĉiujn geologiajn laborojn en Okcidenta Siberio. En tiu periodo en la regiono estis malkovritaj la plej grandaj gasaj kaj naftaj minejoj, surbaze de kiuj kreiĝis la Okcidentsiberia naftogasa komplekso. Sume estis malkovritaj 250 minejoj[3], el ili 112 grandaj kaj unikaj, el kiuj 30 unikaj[5]. La 29-an de aprilo 1963 li estis honorigita per la titolo de la Heroo de Socialisma Laboro, akompane de la Lenin-ordeno kaj la ora medalo "Serpo kaj Martelo". En aprilo 1964 li kaj grupo de aliaj sciencistoj iĝis laŭreatoj de la Lenin-premio "pro argumentado de la perspektivoj de la Okcidentsiberia malaltebenaĵo".

Laŭ rememoroj de la geologo Farman Salmanov, la novfondita urbo Neftejugansko ricevis sian nomon laŭ propono de Raul-Jurij Ervier[6].

 
 — Так какое же название дадим мы поселку? Давайте вместе подумаем, — вновь обратился Юрий Георгиевич.

— Геолог, — не мудрствуя лукаво сказал Биншток.

— Банально, — вмиг отклонили остальные.

— Может быть, Нефтегорск? — предложил я.

— Какие здесь горы, — парировал Ровнин, — лучше с рекой связать.

— Тогда Нефтеобск? — вновь сказал я.

— А что, если назвать Нефтеюганск? — предложил Эрвье.

Название понравилось всем. Было в этом слове удачное сочетание нового со старым.

[7] 
  — Do kiun nomon ni donos al la vilaĝo? Ni pripensu kune, — denove alparolis nin Jurij Georgijeviĉ.

— Geologo, — sen longa pripensado diris Binŝtok.

— Banale, — tuj refutis ĉiuj.

— Ĉu Neftegorsk [Naftomonto]? — proponis mi.

— Mankas la montoj ĉi tie, — kontestis Rovnin, — pli bone ni ligu al rivero.

— Ĉu Nefteobsk [Naftoobo]? — denove diris mi.

— Kio se nomi ĝin Neftejugansko [Naftojugansko]?[8] — proponis Ervier.

La nomo plaĉis al ĉiuj. Estis en tiu vorto sukcesa kombino de la nova kaj malnova. 
— Farman Salmanov, Siberio — sorto mia

En 1977 Raul-Jurij Ervier iĝis vic-ministro pri geologio de Sovetunio, do forlasis Tjumenon. En 1981 li emeritiĝis.

Raul-Jurij Ervier mortis la 9-an de aŭgusto 1991 en Moskvo kaj estis sepultita, laŭe al sia testamento, en la Ĉerviŝeva tombejo (Tjumeno), dekstre de la ĉefa enirejo.

Personaj trajtoj redakti

Kolegoj rememoris, ke ĉiujare li persone inspektis ĉiujn geologiajn ekspediciojn, navigaciante en sia persona skutro Fersman kun du aŭ tri aliaj geologiaj estroj. Kutime li persone inspektis ankaŭ lokon, elektitan por starigo de nova geologia ekspedicio, post kio vizitis lokajn aŭtoritatojn kaj informis ilin ke en tiu loko aperos ekspedicio. Li nome informis ilin, ne petis permeson kaj ŝanĝi lian decidon jam povis neniu[9].

En 1952 vic-prezidanto pri politikaj aferoj de la Tjumena Geologoprospektora Trusto Semjon Ĉeboltasov en jara raporto avertis ke inter estroj de boraj partioj estas politike malfidindaj homoj kaj inter ili menciis Raul-Jurij Ervier. En 1955 viculoj pri politiko estis forigitaj el geologiaj organizoj[10].

Familio redakti

Li havis edzinon Ksenija Vasiljevna, al kiu estis dediĉitaj pluraj enskriboj en lia milita taglibro, tre diferencaj de lia kutima parolo, kiu estis rekta, afereca kaj foje kruda.

 
 Родненькая моя! Крошечка моя! Я стал более человечным, менее эгоистичным и грубым под твоим влиянием. Таким, что если бы об этом знали подчиненные мне служащие и рабочие, то ни один из них не поверил бы. Из строгого начальника я превращался в ласкового мужа — и редко отца. Такая жена — мать, друг, человек, как ты — редкость. Женщины тебе подобной нет. Ты — лучшее, что у меня было за всю жизнь. Странно, что у людей с годами проходит чувство, а у меня растет. Ты замечательный человек во всем: умная, веселая, неунывающая, самоотверженная — ты для меня была находкой, ты меня перековала и переделала, ты сделала из меня более культурного человека. Знай, что ты бесценная. Капелька моя!   Karulinjo mia! Etulinjo mia! Mi iĝis pli homeca, malpli egoisma kaj kruda pro via influo. Tia, ke se pri tio scius miaj subuloj oficistoj kaj laboristoj, do neniu el ili kredus. El la severa estro mi estis transformiĝanta je karesa edzo — kaj malofte je patro. Tia edzino — patrino, amiko, homo, kiel vi estas maloftaĵo. Virino simila al vi ne ekzistas. Vi estas la plej bona kion mi havis en la tuta vivo. Estas strange ke ĉe homoj kun paso de jaroj la sento perdiĝas kaj ĉe mi ĝi kreskas. Vi estas rimarkinda homo je ĉio: inteligenta, gaja, neniam perdanta la esperon, sinofera — por mi vi estis trovaĵo, vi min reforĝis kaj refaris, vi faris el mi pli kulturan homon. Sciu ke vi estas valorega. Guteto mia! 
— Raul-Jurij Ervier, Taglibro [januaro 1942][11]

Ili havis filon Jurij, kaj ĝemelojn Aleksandr kaj Maria. Filino Maria iĝis geologo[12].

Premioj kaj honorigoj redakti

Raul-Jurij Ervier estis premiita per la titolo Heroo de Socialisma Laboro, Ordeno de Lenin (1963, 1976), ordeno de Oktobra revolucio (1971), ordeno de Labora Ruĝa Standardo (1959, 1968), ordeno de la Patriota milito de la 2-a rango (1985), ordeno de la Ruĝa Stelo (1943), medalo "Pro defendado de Odeso", "Pro defendado de Kaŭkazo", "Pro la venko super Germanio en la Granda Patriota milito de 1941-1945"[13].

Li estis premiita de diplomo kaj brustosigno "Malkovrinto de minejo" (la Ust-Balika minejo en 1969, la Urengoja minejo en 1974, la Vatjegana minejo en 1988), titoloj Honora Prospektoristo (1979), Honora Naftisto (1979), Honora Naftisto de Tjumena provinco (1989), Honora Civitano de Tjumeno (1984), Honora Civitano de Ĥanta-Mansa aŭtonoma distrikto — Jugra[13].

Memoro redakti

Memore al Raul-Jurij Ervier estis nomitaj stratoj en Tjumeno kaj la bonfara fonduso de la rusiaj geologoj.

En strato Respubliko en Tjumeno, antaŭ la eksa ĉefsidejo de Ĉeftjumengeologio la 16-an de aprilo 2004 aperis la fondoŝtono kaj la 16-an de aprilo 2006 estis malfermita la monumento de Raul-Jurij Ervier, fare de la tjumenaj skulptisto Viktor Afanasjev kaj arkitekto Viktor Stankevskij. La ŝtono estis alportita al la sidejo antaŭ multaj jaroj, ankoraŭ laŭ ordono de Raul-Jurij Ervier. Nun ĝi simbolas la riĉajn mineralajn resursojn de Tjumena provinco. La figuro alta 2,8 metrojn staras sur la podio el nigra granito — la simbola "naftorivero"[14].

La aviadilo Airbus A320-232 de la flugkompanio Jamal, registrita sub numero VP-BHW, estas nomita omaĝe al Raul-Jurij Ervier.

En junio 2019 omaĝe al la 110-a datreveno de Raul-Jurij Ervier la gasonafta Ourja minejo estis alinomita je Ervier-minejo.

En arto kaj kulturo redakti

En 1969 aperis la romano "Ordalio" de la tjumena verkisto Konstantin Lagunov, kiu estis bone akceptita de la legantaro kaj kritikistoj, estis preparata por filmado kaj reeldonado. Sed en la romano haveblis rolulo nomita "paĉjo Jurij" — grava naftogasa altrangulo, plurfoje premiita, orgojla kaj sinamiĝinta. Tio kolerigis Raul-Jurij Ervier, kiu sentis sin persone ofendita. Komenciĝis granda kampanjo, direktita kontraŭ la romano kaj la aŭtoro mem. La verko malaperis el ĉiuj eldonaj kaj filmigaj planoj, multaj kolektivoj de naftistoj sendis indignajn leterojn, la Centra Komitato de KPSU ordonis al la Tjumena provinca partia komitato puni la verkiston. Dum speciala kunsido oni multe skoldis lin, sed poste ekparolis la partiestro Boris Ŝĉerbina, kiu diris pri komplika situacio en la norda regiono, pri neceso arte speguli tiujn kontraŭdirojn, pri la rajto de la artisto je persona vidpunkto. Fine li diris: "Pli bone ol Konstantin neniu skribos pri la vivo de niaj naftistoj, geologoj kaj konstruistoj. Je tio mi estas konvinkita. Do ni ekdeziru al li sukceson". Tio ĉesigis la kampanjon kaj fakte savis la verkistan karieron[15].

Vidu ankaŭ redakti

Referencoj redakti

  1. Паренкина, О. В.. (2001) Штрихи к портрету Ю. Г. Эрвье (на основе материалов из личного фонда) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2000 (ruse), p. 100–101. ISBN =.
  2. 2,0 2,1 2,2 Паренкина, О. В.. (2001) Штрихи к портрету Ю. Г. Эрвье (на основе материалов из личного фонда) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2000 (ruse), p. 101. ISBN =.
  3. 3,0 3,1 3,2 3,3 3,4 Stanislavo Belov (2012-12-30) Raul-Jurij Ervier, franco, kiu malkovris Siberion (esperante). Blogger. Arkivita el la originalo je 2017-09-18. Alirita 2017-09-18.
  4. Паренкина, О. В.. (2001) Штрихи к портрету Ю. Г. Эрвье (на основе материалов из личного фонда) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2000 (ruse), p. 103. ISBN =.
  5. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 395. ISBN = 5-93020-118-2.
  6. Салманов, Ф. К.. (1988) Сибирь — судьба моя (ruse), p. 161. ISBN =.
  7. Салманов Ф. К. Сибирь — судьба моя. Москва, 1988. С. 161.
  8. Tiuloke fluas rivero Jugan.
  9. (2002) С. Великопольский, Ю. Переплеткин: Соратники: Поколение Виктора Муравленко (ruse), p. 27. ISBN = 5-93020-118-2.
  10. Карпов, В. П.. (2004) Петрова В. П.: Становление тюменской нефтеразведки в послевоенный период (конец 1940-х — 1950-е гг.) // Земля Тюменская: Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2003. Вып. 17 (ruse), p. 121. ISBN = 5880814092.
  11. Паренкина, О. В.. (2001) Штрихи к портрету Ю. Г. Эрвье (на основе материалов из личного фонда) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2000 (ruse), p. 104. ISBN =.
  12. Паренкина, О. В.. (2001) Штрихи к портрету Ю. Г. Эрвье (на основе материалов из личного фонда) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2000 (ruse), p. 109. ISBN =.
  13. 13,0 13,1 Паренкина, О. В.. (2001) Штрихи к портрету Ю. Г. Эрвье (на основе материалов из личного фонда) // Ежегодник Тюменского областного краеведческого музея: 2000 (ruse), p. 107. ISBN =.
  14. Валентина Перова (2006-04-16) В Тюмени открыт памятник великому первопроходцу — Юрию Эрвье (ruse). NewsProm.Ru. Arkivita el la originalo je 2019-05-01. Alirita 2019-04-22.
  15. (1999) Ю. И. Переплеткин: В пламени жизни: Книга воспоминаний о Борисе Евдокимовиче Щербине (ruse), p. 264–266. ISBN = 5930200351.