Rawson (origine "Trerawson" el la kimra lingvo) estas marhavena urbo en Argentino, kiu funkcias kiel la ĉefurbo de la provinco Ĉubutio en Patagonio. Ĝi laŭ la censo de 2001 havis proksimume 26 000 loĝantojn, kaj estas la ĉefurbo de samnoma departemento, kiu en 2001 havis 122 000 loĝantojn. Kvankam ĝi estas la provinca ĉefurbo, ĝia loĝantaro estas pli malgranda ol tiu de pluraj aliaj urboj en Ĉubutio: Comodoro Rivadavia, Trelew, Puerto Madryn kaj Esquel. Rawson fariĝis la provinca ĉefurbo en 1957, kiam Ĉubutio estis konstituita kiel provinco.

Rawson
ĉefurbo de provinco
Blazono
Ŝtato Argentino Argentino
Provinco Ĉubutio
Koordinatoj 43° 18′ S 65° 6′ U / 43.300 °S, 65.100 °U / -43.300; -65.100 (mapo)
Horzono UTC-03:00
Poŝtkodo U9103
Situo de la urbo en Argentino
Situo de la urbo en Argentino
Situo de la urbo en Argentino
Situo kadre de Sud-Ameriko
Situo kadre de Sud-Ameriko
Situo kadre de Sud-Ameriko
Vikimedia Komunejo: Rawson
Retpaĝo: www.rawson.gov.ar