Ray Barretto (* 29-an de aprilo 1929 en Broklino, Novjorko; † 17-an de februaro 2006 en Hackensack, Nov-Ĵerzejo) estis usona ĵazmuzikisto (perkutinstrumentisto) de latinida ĵazo, de miksaĵo el ĵazo kaj latinamerika muziko, kun aparta pasio por salso.

Ray Barretto
Persona informo
Aliaj nomoj King of the Hard Hands
Naskiĝo 29-an de aprilo 1929 (1929-04-29)
en Broklino
Morto 17-an de februaro 2006 (2006-02-17) (76-jaraĝa)
en Hackensack
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Okupo
Okupo komponisto • ĵazmuzikisto • percussionist
vdr
Ray Barretto (1991)

Vivo redakti

Barretto estis filo de portorikaj enmigrintoj. Li alkreskis en „Hispana Harlemo“ en Novjorko kaj ekhavis unuan kontakton kun portorika muziko, same kiel kun ĵazmuziko de Duke Ellington, Count Basie kaj Benny Goodman.

En 1946 li eniris la usonan armeon kaj estis staciata en Germanujo kaj Belgujo, kie li havis kontakton kun ĵazo. Post sia reveno en 1949 li fariĝis konata kiel instrumentisto, precipe pro lia kongaoludo. En la bando de Tito Puente li anstataŭis Mongon Santamaría. Poste li laboris kiel perkutinstrumentisto por Lou Donaldson, Gene Ammons, Cannonball Adderley, Freddie Hubbard, Joe Zawinul kaj Dizzy Gillespie.

En la 1970-aj jaroj li ne nur muzikis kun sia propra bando, sed ankaŭ kun la ĉiustelularo Fania Allstars; en 1992 li fondis la latinidĵazan sesopon New World Spirit.

En 1963 lia komponaĵo El Watusi, komence publikigita sur la albumo Charanga moderna, atingis la 17-an rangon en la popmuzikaj ranglistoj.[1] En 1989 li ricevis Gremion per la kanto „Ritmo en el Corazon“, kantita de la kuba salsokantistino Celia Cruz.

Barretto sin operaciigis januaron de 2006 je la koro kaj mortis sekve de pulminflamo. Li postlasis edzinon kaj du filojn.

Distingoj redakti

  • 1989 Grammy por la kanto „Ritmo en el Corazón“
  • 1990 Akcepto en la Internacian Latinidmuzikan Glorhalon
  • 2006 Honorado de NEA

Diskoj redakti

je propra nomo redakti

  • Barretto para bailar (Riverside, 1961)
  • Charanga moderna (Tico, 1962)
  • Cocinando suave (Riverside, 1962)
  • Pachanga (Saludos Amigos, 1962)
  • Latino! (Riverside, 1963)
  • On Fire Again (Encendido otra vez) (Tico, 1963)
  • The Big Hits Latin Style (Tico, 1963)
  • Guajira y guaguancó (Tico, 1964)
  • Swing la moderna & Los cueros (Tico, 1964)
  • Viva Viva Watusi! (Polydor, 1965)
  • El Ray criollo (Polygram, 196
  • Señor 007 (United Artists, 1966)
  • Alma alegre (Jazzland, 1967)
  • Soul Drummer (Fania, 1967)
  • Acid (Fania, 1968)
  • Fiesta en el barrio (Polydor, 1968)
  • Hard Hands (Fania, 1968)
  • Together (Fania, 1970)
  • From the Beginning (Fania, 1971)
  • Carnaval (1972)
  • Barretto Power (Fania, 1972)
  • Cocinando (Fania, 1972)
  • Head Sounds (Fania, 1972)
  • The Message (Fania, 1972)
  • Indestructible (Fania, 1973)
  • The Other Road (Fania, 1973)

Barretto (Fania, 1975)

  • Tomorrow: Barretto Live (Atlantic/Messidor, 1976)

Energy to Burn (Fania, 1977)

  • Eye of the Beholder (Atlantic, 1977)
  • Can You Feel It? (Atlantic, 1978)
  • Gracias (FNA, 1978)
  • La cuna (CTI, 1979) !-->
  • Rican/Struction (Fania, 1979)
  • Giant Force (Fania, 1980)
  • Todo se va poder (FNA, 1984)
  • Soy Dichoso (Fania, 1992)
  • Que viva la música (Salsa, 1972)
  • Rhythm of Life (Fania, 1982)
  • Aquí se puede (Fania, 1987)
  • Ray Barretto (T.H. Rodven, 1990)
  • Handprints (Concord Picante, 1991)
  • Irresistible (Fania, 1989)
  • Live in New York (Messidor, 1992)
  • Latino con Soul (Polygram, 1994)
  • Moderna de Siempre (Tico, 1995)
  • Descarga criolla (Palladium, 1995)
  • Salsa Caliente De Nu York! (Demon Music GroupLtd., 2001)
  • Fuerza Gigante: Live in Puerto Rico April 27, 2001 (Universe, 2004)
  • Standards Rican-ditioned (Zoho Music, 2006)

kun New World Spirit redakti

  • Ancestral Messages (Concord Picante, 1992)
  • Taboo (Concord Picante, 1994)
  • My Summertime (Owl, 1995)
  • Contact! (Blue Note, 1997)
  • Portraits in Jazz and Clave (RCA, 2000)
  • Trancedance (Circular Moves, 2001)
  • Homage to Art Blakey and The Jazz Messengers (Sunnyside, 2003)
  • Time Was - Time Is (O+ Music, 2005)

Referencoj redakti

  1. Wolf Kampmann Reclams Jazzlexikon Stuttgart 2003

Eksteraj ligiloj redakti