Raymond Smith Dugan

usona astronomo

Raymond Smith DUGAN (naskiĝis la 30-an de majo 1878 en Montague, mortis la 31-an de aŭgusto 1940 en Bryn Mawr) estis usona astronomo, ricevinte diplomon de la Amherst College en Masaĉuseco en 1899, li iris dum tri jaroj en Libano (1899 - 1902), instrui pri matematiko kaj astronomio en la "Syrian Protestant College" de Bejruto.

Raymond Smith Dugan
Persona informo
Naskiĝo 30-an de majo 1878 (1878-05-30)
en Montague
Morto 31-an de aŭgusto 1940 (1940-08-31) (62-jaraĝa)
en Bryn Mawr
Lingvoj angla
Ŝtataneco Usono
Alma mater Amherst College • Universitato de Hajdelbergo
Familio
Patrino Evelyn Smith Dugan
Frat(in)o Edith Dugan Eveleth
Okupo
Okupo astronomo • universitata instruisto
vdr

En 1902 li pluigis sian lernadon en Germanio, en la "Landessternwarte Heidelberg-Königstuhl" (Nacia Observatorio de Hejdelbergo - Königstuhl) de la Universitato de Hajdelbergo, kiu tiam estis grava centro de esploro pri asteroidoj estrita de Max Wolf.

Dum sia restado en Hejdelbergo li malkovris 16 asteroidojn inter kiuj la tre grandan 511 Davida.

En 1905 Li prezentis sian doktorecan disertaĵon[1] en la Observatorio de Hejdelbergo kaj reiris Usonon.

En 1905, li estis instuisto en la Universitato Princeton, helpanto profesoro en 1908 kaj profesoro ekde 1920. Li edzinigis Annette Rumford en 1909.

Malkovritaj asteroidoj : 16
497 Iva 4-a de novembro 1902
503 Evelyn 19-a de januaro 1903
506 Marion 17-a de februaro 1903
507 Laodica 19-a de februaro 1903
508 Princetonia 20-a de aprilo 1903
510 Mabella 20-a de majo 1903
511 Davida 30-a de majo 1903
516 Amherstia 20-a de septembro 1903
517 Edith 22-a de septembro 1903
518 Halawe 20-a de oktobro 1903
519 Sylvania 20-a de oktobro 1903
521 Brixia 10-a de januaro 1904
523 Ada 27-a de januaro 1904
533 Sara 19-a de aprilo 1904
534 Nassovia 19-a de aprilo 1904
535 Montague 7-a de majo 1904

Kun Henry Norris Russell kaj John Quincy Stewart li kun-verkis en 1927 gravan verkon en du volumoj :Astronomy: A Revision of Young’s Manual of Astronomy (Ginn & Co., Boston, 1926-27, 1938, 1945) (Revizio de la Lernlibro pri astronomio de Young). La unua volumo estas : The Solar System (la Sunsistemo); la dua : Astrophysics and Stellar Astronomy (Astrofiziko kaj Stela Astronomio).

Honoroj redakti

En lia honoro, oni donis lian nomon al:

Notoj kaj referencoj redakti

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti