Razio (el la araba غزوة ghazwa ~ militiro, prirabo, atakmurdo) signifas surprizan atakon fare de militista aŭ gerila grupo. Ĝi estis aplikata unue ĉe la araba konkero, sed la signifo poste vastiĝis.

La vorto estas uzata ankaŭ por signifi larĝan traserĉan agadon de la polico. La razio servas unuacele identigon de iu persono, kontrolon de iu atesto, pruvo pri krimo, poste kolekton de pruvaĵoj por krimagado aŭ alicele. La razion reguligas la lokaj landaj leĝoj.