Reĝa Borso de Londono

La Reĝa Borso de Londono (angle Royal Exchange; ankaŭ nomata la Reĝa interŝanĝejo) estas konstruaĵo en la urbocentro de Londono, inter la stratoj Cornhill kaj Threadneedle. En tiu loko la unua borso de la urbo estis fondita. Ekde la jaro 2001 en la historia konstruaĵo troveblas vendeja centro kun ekskluzivaj butikoj de multekostaj varoj, ekzemple de la markoj HermèsTiffany.

Reĝa Borso de Londono
konstruaĵo
Bazaj datoj
Konstrustilo Novklasikismo vd
Arkitekto William Tite vd
Lando Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Situo City
Situanta sur Ward of Cornhill • Threadneedle Street
Situo
Geografia situo 51° 30′ 49″ N, 0° 5′ 14″ U (mapo)51.513611111111-0.087222222222209Koordinatoj: 51° 30′ 49″ N, 0° 5′ 14″ U (mapo)
Reĝa Borso de Londono (Granda Londono)
Reĝa Borso de Londono (Granda Londono)
DEC
Reĝa Borso de Londono
Reĝa Borso de Londono
Situo de Reĝa Borso de Londono
Map
Reĝa Borso de Londono
Retejo https://www.theroyalexchange.co.uk/
vdr
la konstruaĵo dum julio 2006
la dua konstruaĵo de la reĝa borso en pentraĵo de
la origina konstruaĵo mallonge antaŭ la Granda Incendio de Londono de la jaro 1666

Historio redakti

Dum 1566 la juristo Thomas Gresham havis la ideon starigi borson en Londono por faciligi la komercadon de varoj. Li mem transprenis la konstruokostojn de la domo por la nova institucio, dum la urba administracio kaj la gildo de tukokomercistoj disponidis la triangulan terenon por la nova konstruaĵo. La formo de la domo estis inspirita fare de la borso de Antverpeno, kaj flandra arkitekto estis vokita por gividi la konstrulaborojn. La angla reĝino Elizabeto la 1-a malfermis la konstruaĵon la 23-an de januaro 1571. Dum la 17-a jarcento komercistoj pri akcioj pro sia maledukita konduto ne havis aliron al la konstruaĵo kaj tial komercis en la kafejoj kaj aliaj konstruaĵoj de la ĉirkaŭaĵo.

La origina konstruaĵo de la borso dum la jaro 1666 detruiĝis kadre de la Granda Incendio de Londono. Oni decidis rekonstrui domon por la borso en la sama loko. Respondeca arkitekto estis Edward Jarman kaj la angla reĝo Karolo la 2-a oficiale komencigis la konstruadon. Dum la jaro 1669 la borsa komerco denove funkciis. Dum la jaro 1838 denove la borso komplete bruldetruiĝis. Ree oni rapide decidis pri rekonstruo, kaj la arkitekto William Tite kreis konstruaĵon en klasicisma stilo. La reĝino Viktorino malfermis la novan borsejon la 28-an de oktobro 1844, sed la komerco rekomenciĝis nur la 1-an de januaro 1845.

Komence de la Dua Mondmilito la borsa komerco malfunkciiĝis. La konstruaĵo pretervivis la militon sen damaĝoj. Inter la jaroj 1953 ĝis 1959 teatro uzis la internan korton. Dum 1982 la derivata borso London International Financial Futures and Option Exchange ekuzis la konstruaĵon, kaj 20 jarojn pli poste la plurnacia eŭropa borso Euronext (kiu ekde 2007 estas eŭropa-usona fuzia entrepreno) transprenis ĝin. Dum la jaro 2001 la konstruaĵo komplete renoviĝis.

Eksteraj ligiloj redakti