La Reĝa Gardistaro estas korpo dependa de la Hispana Armeo dediĉita al protekto de la Reĝo de Hispanio kaj la aliajn membrojn de la Reĝa Hispana Familio. Kun longa historio el la Mezepoko, la Reĝa Gardistaro suferis kaj ĝuis la eventojn de la Monarkio en Hispanio, kaj tiele ege variis ties kompono, kvanto kaj funkcioj.

Reĝa Gardistaro
emblemo
regimento • regiment
gvardio
Lando(j) Hispanio vd
vdr
La Reĝo Juan Carlos revizias la Reĝan Gardistaron dum solena ceremonio en 2009.

La plej malnova de la rotoj kiuj formas la Reĝan Gardistaron estas la Reĝa kaj Laŭrita Korpo de Reales Guardias Alabarderos, roto fondita en 1506 de Gonzalo De Ayora, dum la reĝado de Ferdinando la Katolika. Nuntempe la Reales Guardias Alabarderos estas elitaj trupoj de la tri armeoj kiuj muntas la plej tujan gvardion al la Reĝaj Personoj en oficialaj aktoj. La Reales Guardias Alabarderos estas kun la Svisa Gvardio Pontifica kaj la Yeomen of the Guards britaj, la militaj rotoj pli specialigitaj en eskorto kaj protekto de la mondo. Por la eniro en tiu koncerna Reĝa Korpo oni postulas fizikajn kvalitojn kaj eksterordinarajn profesiajn kapablojn.