Reĝo de Italio (Latinlingve: Rex Italiae; Itale: Re d'Italia) estis la titolo donita al la reganto de la Reĝlando Italio post la falo de la Okcident-Romia Imperio. La unua kiu uzis la titolon estis Odoakro, nome "barbara" (respektive ĝermana) militestro, en la fino de la 5a jarcento, sekvita de la Ostrogotaj reĝoj ĝis la mezo de la 6a jarcento. Pro la Franka konkero de Italio en la 8a jarcento, la Karolidoj ekuzis la titolon, kiu estis retenita de la postaj Sanktaj Romiaj Imperiestroj laŭlonge de la Mezepoko. La lasta Imperiestro kiu postulis la titolon estis Karlo la 5-a en la 16a jarcento. Dum tiu periodo, la tenantoj de la titolo estis kronitaj per la Fera Krono de Lombardio.

Fera Krono de Lombardio.

Kvankam Napoleono Bonaparte uzis la titolon el 1805 al 1814, nur je la Unuiĝo de Italio en la 1860-aj jaroj estis restaŭrita la Reĝlando Italio. El 1861 la Savoja dinastio tenis la titolon kiel monarkoj de la tuta duoninsulo ĝis la lasta Reĝo de Italio, Umberto la 2-a, abdikis en 1946 kiam Italio iĝis respubliko.