Reĝotago en Nederlando

La Reĝinotago (nederlande Koninginnedag) estas la nacia festotago de Nederlando kiun oni festas ekde 1949 je la 30-a de aprilo, la naskiĝtago de Reĝino Juliana. Antaŭe oni festis ĝin je la 31-a de aŭgusto, la naskiĝtago de Reĝino Vilhelmina. Dum jaroj en kiuj reĝinotago okazis je dimanĉo (ekzemple en 2006) oni festis ĝin je sabato la 29-a de aprilo.

Reĝinotago 2007
Reĝinotago en Amsterdamo

La reĝino Beatrikso je la 28-a de januaro 2013 anoncis sian abdikon je la 30-a de aprilo 2013. Ekde tiam ŝia filo Vilhelmo-Aleksandro fariĝis reĝo Vilhelmo-Aleksandro. La festotago ekde la jaro 2014 nomiĝas Reĝotago (nederlande Koningsdag) kaj celebriĝas la 27-a de aprilo, okaze de la naskiĝtago de Vilhelmo-Aleksandro. Se la tago estos je dimanĉo oni festos je la 26-a de aprilo (ekzemple en 2014).

Historio redakti

Reĝinotago je la 31-a de aŭgusto de 1932 en Amsterdamo

Reĝinotago komenciĝis kiel festado de la nederlanda dinastio en 1885 dum la kvina naskiĝotago de Vilhelmina. Kiam Reĝino Beatriks postsekvis Juliana-n kiel reĝino la 30-an de aprilo 1980, ŝi decidis daŭrigi la festadon je la 30-a de aprilo ĉar dum ŝia propra naskiĝotago (la 31-an de januaro) plejofte estas malvarma vintrovetero, kaj oni ne povas organizi eksterdomajn aktivecojn.

Aktivecoj redakti

Dum reĝinotago oni ofte organizas brikabrakobazarojn kaj ĉiajn aktivecojn en la vilaĝo aŭ urbo.

La butikstratoj kaj domoj ofte estas ornamitaj per oranĝkoloraj kaj nederlandaj flagetoj kaj balonoj. Dum reĝinotago la reĝa familio plejofte eliras, tiam ili oficiale vizitas kelkajn komunumojn en la lando.

 
Vendado de brokantaĵoj en la Vondelparko en Amsterdamo dum reĝinotago 2007