Reading Lolita in Tehran

Legante Lolita en Teherano (angle: Reading Lolita in Tehran) estas libro verkita de irana aŭtoro profesoro Azar Nafisi.

Reading Lolita in Tehran
skribita verko
Aŭtoroj
Aŭtoro Azar Nafisi
Lingvoj
Lingvo angla lingvo
Eldonado
Eldondato 2003
Loko de rakonto Mezoriento
vdr

La libro estis publikigita en 2003, estis en la furorlisto de The New York Times dum 100 semajnoj kaj estis tradukita en 32 lingvojn.

La libro priskribas legogrupon gastigitan de Nafisi ĉe ŝia hejmo en Teherano post forlasi sian postenon kiel universitata lektoro kiam ŝi ne plu povis instrui sub la maleblaj kondiĉoj de la Islama Revolucio. La legogrupo inkludis sep el la plej bonaj studentoj de Nafisi, kiuj kunvenis ĉe ŝia hejmo ĉiun semajnon dum du jaroj, inter 1995 kaj 1997, por diskuti malpermesitajn literaturajn verkojn de okcidentaj verkistoj: Henry James, Vladimir Nabokov, Jane Austen kaj aliaj. Samtempe multaj ankaŭ parolis pri la situacio en Irano en la periodo post la Islama Revolucio, kiel la revolucio frakasis iliajn revojn sub reĝimo de subpremo, timigado kaj perforto en kiu iliaj vivoj fariĝis daŭra koŝmaro. Du linioj ligas la literaturajn verkojn kiujn Nafisi kaj ŝiaj studentoj diskutis kaj la situacion en Irano: la simileco inter la revolucio kaj vivo en Irano al kelkaj el la verkoj kaj la inspiro kiun kelkaj el la verkoj disponigis al Nafisi kaj ŝiaj studentoj por provi konservi ilian sendependecon kaj ribeli, eĉ iomete kaj kaŝe, kontraŭ la persekuto kaj subpremo de la aŭtoritatoj.

Nafisi ankaŭ rakontas pri sia propra vivo kiu iĝis malpli kaj malpli tolerebla post la revolucio, ĝis la tago kiam ŝi forlasis Iranon kaj elmigris al Usono.

Cititaj libroj redakti

En la finpaĝoj estas listo de libroj, kiuj estas diskutitaj tra la libro. Ili estas, en alfabeta sinsekvo laŭ la familia nomo de verkinto:

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti