Rebévelier

komunumo de Svislando


Rebévelier estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Moutier kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Berna Ĵuraso en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 47 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Rebévelier
Blazono de Rebévelier
Blazono de Rebévelier
Blazono de Rebévelier
Vilaĝeniro de Rebévelier
Vilaĝeniro de Rebévelier
Vilaĝeniro de Rebévelier
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Berna Ĵuraso
Malnova distrikto ĝis 2009 Moutier
Geografia situo CH1903: 581425 / 238048 (mapo)47.2930555555567.1930555555556Koordinatoj: 47° 18′ N, 7° 12′ O; CH1903: 581425 / 238048 (mapo)
Nombro de loĝantoj 47
Areo 3,55 km²
Alteco 960 m super marnivelo
Poŝtkodo 2717
Komunumkodo 0715
Mapo de Rebévelier
Mapo de Rebévelier
Mapo de Rebévelier
vdr

Geografio redakti

Rebévelier situas 10 kilometrojn okcidentnordokcidente de Moutier kaj 20 kilometrojn norde de Bielo sur norda deklivo de montĉeno de la Ĉena Ĵuraso okcidente de la ravino de Pichoux. La komunumo konsistas el la du setlejoj Rebévelier kaj Cerniers de Rebévelier, kaj kelkaj izolitaj bienoj.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 3,55 km², de kiuj 39,7% estas kovritaj de arbaro, 59,7% servas por agrikulturo kaj 0,6% por setlado. [2]

Najbaraj komunumoj redakti

La komunumo Rebévelier limas en nordo kaj okcidento al Undervelier (JU), en sudo al Monible, en sudokcidento al Châtelat, en okcidento al Lajoux (JU), kaj en nordokcidento al Saulcy (JU).

Lingvoj redakti

Rebévelier estas germanlingva insulo en la cetere franclingva Berna Ĵuraso. Okazde de la popolnombrado de 2000 66,6% de la loĝantaro parolis la germanan lingvon kaj 33,3% la francan.

Trafiko redakti

Rebévelier situas flanke de la gravaj trafikvojoj kaj atingeblas nur pere de sakvojo, kiu deflankiĝas de la vojo de Bellelay al Lajoux. La komunumo ne disponas pri konekto al la publika tranpsortreto.

Historio redakti

La unua dokumenta mencio de Rebévelier datiĝas el la jaro 1181 kiel Robervilier. En la 13-a kaj 14-a jarcento en Rebévelier estis menciita nobela familio. Dum mezepoko Rebévelier apartenis al la havaĵo de la Monaĵejo Bellelay en la Princepiksoplando Bazelo. Ĝis la reformacio de 1531 Rebévelier apartenis al la paroĥo Sapran kaj poste estis integrita al [üUndervelier]], kiu konservis la katolikan religion. Finde de la 19-a jarcento tamen la plimulto de la loĝantaro ne plu estis franc- sed germanlingva kaj apartenis al la anabaptistoj. Post mallonga aparteno al la Raŭraka Respubliko fine de la 18-a jarcento la komunumo apartenis de 1798 ĝis 1805 al Francio, unue al la Departemento Mont-Terrible kaj poste al Haut-Rhin. Per la decido de la Viena Kongreso de 1815 ĝi estis atribuita al la distrikto Delemonto, kiu tiam apartenis al Kantono Berno. Ĉar Rebévelier kiel ununura komunumo de la distrikto Delemonto voĉdonis en 1974 kaj 1976 kontraŭ la estiĝo de Kantono Ĵuraso, la komunumo petis atribuon al la distrikto Moutier. En 1976 Rebévelier estis atribuita al la distrikto Moutier kaj tiel restis parto de Kantono Berno.[3]

Vidu ankaŭ redakti

Notoj kaj referencoj redakti

Eksteraj ligiloj redakti