Rebecca

Usona filmo je 1940 reĝisorita de Alfredo Hitchcock

Rebecca (1940) estis la unua usona filmo de Alfred Hitchcock, kaj lia unua filmo sub kontrakto kun la produktoro David O. Selznick, nome psikologia, gotikstila, nigrablanka streĉo-filmo. La scenaro estis de Robert E. Sherwood kaj de Joan Harrison, kaj la verkadapto de Philip MacDonald kaj Michael Hogan.

Rebecca
filmo
Originala titolo Rebecca
Originala lingvo angla lingvo
Kina aperdato 1940, 1 okt. 1940, 12 apr. 1940
Ĝenro mistera filmo, filma dramo, filmo bazita sur romano, amafera filmo
Kameraado George Barnes
Reĝisoro(j) Alfred Hitchcock
Produktisto(j) David O. Selznick
Scenaro Philip MacDonald • Michael Hogan • Robert E. Sherwood • Joan Harrison • Michael Hogan • Daphne du Maurier
Loko de rakonto Kornvalo
Muziko de Franz Waxman
Rolantoj Laurence Olivier • Joan Fontaine • Judith Anderson • George Sanders • Nigel Bruce • Gladys Cooper • Reginald Denny • C. Aubrey Smith • Florence Bates • Leo G. Carroll • Melville Cooper • Forrester Harvey • Gino Corrado • Leonard Carey • Lumsden Hare • Billy Bevan • Alfred Hitchcock • Edward Fielding
Produktinta firmao Selznick International Pictures
Honorigoj Akademia Premio por la Plej Bona Filmo • Akademia Premio por la Plej Bona Kinematografio, Nigrablanka • National Board of Review: Top Ten Films
IMDb
vdr

Ĝi estis filmita en holivuda versio de angla Kornvalo kaj bazita sur samnoma romano de angla verkisto Daphne du Maurier de 1938. La filmo, en kiu stelulis Laurence Olivier kaj Joan Fontaine, temas pri naiva (kaj sennoma) virino kiu edziniĝas al vidva aristokrato. Ŝi iras loĝi en lia granda angla kampardomego, kaj luktas kontraŭ la restinta reputacio de lia eleganta kaj monduma unua edzino Rebecca, kiu estis mortinta dum misteraj cirkonstancoj. La opozicio estas la rolulo de la dommastrino Srino. Danvers, ludita de Judith Anderson.

Film-anonco por Rebecca (1940).

La filmo atingis la Oskar-premion al la Plej Bonkvalita Filmo en la 13a okazo de la Oskar-premioj; la statupremio estis ricevita de David O. Selznick, kiel la filmoproduktoro. Hitchcock estis nomumita por la Oskar-premio al la Plej Bonkvalita Reĝisoro, kiu estis lia unua el kvin tiaj nomumoj.[1][2]

Lingva kuriozaĵo atestas pri la populareco kiun la filmo atingis tutmonde. En Hispanio oni nomas "rebeca" [reBEka] la kardiganon, tio estas pulovero malferma antaŭe kaj kutime kun libera dekoltaĵo. Male al pulovero estas uzata por ne malvarmaj veteroj. La tiamaj parolantoj miskomprenis, ke la protagonistino de la filmo, tio estas Rebecca (kiu fakte ne aperas en ĝi) vestis tian vestaĵon, dum fakte estis la dommastrino Srino. Danvers kiu vestis tion. La nuntempa averaĝa parolanto ĝenerale ne scias pri tiu deveno, sed ĉiuj en la lando nomas tiun puloveron tiel.

Referencoj redakti

  1. The 13th Academy Awards, 1941. Academy of Motion Picture Arts and Sciences. Arkivita el la originalo je 3a de marto 2012. Alirita 30a de decembro 2017.
  2. Duncan 2003, p. 84

Bibliografio redakti

Eksteraj ligiloj redakti