Recesvinto (? - 672) estis reĝo de visigotoj (653 - 672) kiu kreis, kun sia antaŭulo Ĉindasvinto, korpuson de leĝoj komunaj por la du popoloj de la tiama regno, nome hispanromiaj kaj visigotoj: nome la Liber IudiciorumKodo de Recesvinto.

Recesvinto
Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653–672)
Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653672)
Persona informo
Naskiĝo
Morto 1-an de septembro 672 (0672-09-01)
en Valadolido
Tombo Katedralo de Toledo vd
Lingvoj hispana vd
Ŝtataneco Hispanio vd
Familio
Patro Ĉindasvinto vd
Profesio
Okupo suvereno vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Krono de Recesvinto, reĝo de la visigotoj (653672), apartenanta al la Trezoro de Guarrazar.

Historio redakti

Recesvinto estis reĝo de la visigotoj ekde la jaro 653 al 672, kvankam li jam kunregis kun sia patro Ĉindasvinto ekde la 649. Li plenumis politikon diferencan el tiu de la patro, pli akra rilate la judojn, sed pli interkonsenta kun la Eklezio kaj kun la nobelo solvante la problemojn okazigitajn de la terura subpremado fare de sia antaŭulo. Pli precize post la ribelo de Froja, li petis al la episkopoj permeson por pardoni iamajn ribelulojn, kio estis malpermesita de la decidoj de antaŭaj koncilioj.