Redwood-nacia parko

nacia parko en Usono

La Nacia Parko Redwood aŭ pli precize angle Redwood National and State Parks (esperante: Sekvoja nacia kaj ŝtata parko) de Usono estas apud la kalifornia pacifika marbordo proksime al la limo al Oregono. En la protektejo kreskas preskaŭ 50 procentoj de la naturaj arboj sekvojojSequoia sempervirens, nome la plej alte kreskanta arbo de la mondo. Al la parko apartenas la nature lasita varia marborda strio de multklifa marbordo kiu etendiĝas trans ebenaj rokaĵoj kun tajdaj lagetoj ĝis strandoj kaj deklivoj de la marborda montaro kaj la sekvojaroj.

Redwood-nacia parko
nacia parko de Usono • nacia parko [+]

LandoUsono
Federacia ŝtatoKalifornio

Koordinatoj41° 31′ 45″ N, 124° 3′ 30″ U (mapo)41.529167-124.058333Koordinatoj: 41° 31′ 45″ N, 124° 3′ 30″ U (mapo)

Areo562,51 km² (56 251 ha)

Estiĝo2-a de oktobro 1968

Vizitantoj482 536 (2018)
Loko de Monda heredaĵo de UNESCO
Tipo de heredaĵoNatura
Jaro1980 (4)
Numero134
Areo415,71 km² (41 571 ha)
RegionoEŭropo kaj Nordameriko
Kriterioj(vii) (ix)

Redwood-nacia parko (Kalifornio)
Redwood-nacia parko (Kalifornio)
DEC
Redwood-nacia parko
Redwood-nacia parko
Lokigo de Kalifornio en Usono
Map
Redwood-nacia parko

Vikimedia Komunejo:  Redwood National Park [+]
En TTT: Oficiala retejo [+]
vdr

En la 1920-aj jaroj fondiĝis unue la tri kaliforniaj ŝtataj parkoj Prairie Creek Redwoods State Park (preria rivera sekvoja parko), Del Norte Coast Redwoods State Park (Del Norte marborda sekvoja ŝtata parko) kaj Jedediah Smith Redwoods State Park (Jedediah Smith sekvoja ŝtata parko). La nacia parko fondiĝis je la 2a de oktobro 1968 kaj kuniĝis la administrado kun tiu de la ŝtataj parkoj. Ekde 1980 la regiono estis monda kultura heredaĵo de UNESKO. La parko estas administrita kune kun la Nacia Parkoservo kaj la California Department of Parks and Recreation (Kalifornia departemento de parkoj kaj distro).

Historio redakti

Male al la plej multaj aliaj naciaj parkoj de Usono la Sekvojaj naciaj parkoj ne estiĝis por protekto de geologiaj formacioj aŭ aliaj nemoveblaj objektoj, sed ĝi dankas al sia fondaĵo por la historio de la landuzo. Pro la trouzo de la sekvojo en Nordkalifornio troviĝis la arbo nur ankoraŭ en tre foraj regionoj aŭ tute malaperis.

La indiĝenoj redakti

La nordkalifornia Pacifika marbordo hava longan historion de setlado. Enmigrintoj iris laŭlonge de la riveroj al la interno de la kontinento. La praloĝantoj de la regiono estas popolgrupoj de la „Na-Dene-kulturo“. Oni ne scias akurate, kiam ili alvenis en Amerikon. Lingvistikaj komparoj montris, ke la antaŭuloj de la Karokoj jam vivis 300 jarojn antaŭ Kristo en la malantaŭo de la parko. Ĉirkaŭ la jaro 1 ekkreskis la hodiaŭ ankoraŭ starantaj sekvojoj. Ekde la 14a jarcento venis la Jurokoj, kaj en la 16a jarcento venis la Tolovaoj, Ĉiluloj kaj la Hopoj en la regiono.

 
Jurokoj plektante korbojn.

Tiuj ĉi popoloj konsistis el nur kelkaj cent ĝis mil personoj, kiuj loĝis en malgrandaj vilaĝoj kaj familiaj komunumoj. La milda klimato kaj la riĉeco je fiŝoj en la maro kaj riveroj, kaj la sovaĝbestoj de la lando donis sufiĉan bazon por vivteni la popolojn. La domoj konstruiĝis el la ligno de sekvojoj. La favoraj kondiĉoj permesis grandan popoldensecon.

La jurokoj vivtenis sin ekzemple per plektado de korboj el radikoj, gresoj kaj filikoj. Ili havis lancojn kiel ĉasarmiloj kaj por fiŝkapti ili uzas malpezajn lancojn kaj retojn.

 
rekonstruita domo de la Jurokoj

Malkovrantoj kaj orserĉantoj redakti

La unuaj malkovrantoj atingis la regionon en la jaro 1775. En la „golfo de Trinidad“, kelkajn kilometrojn sude de la hodiaŭa parko ankris la Ekspedicio Heceta-Bodega kaj deklaris la marbordon hispana posedaĵo de Vicreĝlando Nova Hispanio. La kontaktoj kun la praloĝantaro estis malofta. Verŝajne la hispanoj kunportis variolon kiu kaŭzis multajn viktimojn ĉe la anoj de la saliŝa popolo.

Nur ekde 1828, la regiono apartenis al la de Hispanujo sendependa Meksikio, trarajdis la marbordajn montojn la kaptilisto Jedediah Smith kune kun 20 peltbestĉasistoj kaj karavano el 300 muloj. La densaj arbaroj estis peze traireblaj.

En 1849 la sciencisto kaj aŭtoro Josiah Gregg kun ses kamaradoj trarajdis la nordan marbordon serĉante oron, mallonge antaŭ la fino de la meksika-usona milito. Kiel rezulto de tiu milito Kalifornio apartenas al Usono. Li esploris kiel unua la sekvojojn. Unu jaron antaŭe, 1848, oni trovis oron ĉe la supra parto de la rivero Trinity. Tiam oni komencis la kalifornian deliron pri oro. Laŭlonge de la riveroj la orserĉistoj eniris pli kaj pli profunden en la arbaroj de la marborda montaro. Novaj setlejoj ekestis dum nokto, unue kiel tendo-urboj kaj oni faligis arbojn por konstrui domojn. Post la trovo de oro ĉe la Gold Bluff Beach pli kaj pli da homoj ekloĝis tie.

 
arbofaligistoj en Oregono ĉ. 1905
 
vapormoviganta vinĉo de la arbfaligistoj, ĉ. 1900

La tempo de la lignoindustrio redakti

La enorma kresko de la populacio kaŭzis grandegan kreskon de la loĝantoj. La ligna industrio fariĝis post kelkaj jaroj la gvida ekonomia branĉo okcidente de la Misisipo. La ligno de la sekvojo estis ŝatata kiel bona utilligno kun multaj uzeblecoj, ĉar ĝi estas rezista en la klimato kontraŭ fungoj kaj rezista kontraŭ cerambikedoj kaj termitoj. Antaŭ ĉio sekvojo kreskas en densaj arbaroj. La arbo donis grandan kvanton de ligno. Ekzemple unu averaĝa sekvojo donis la lignon por konstrui 22 domojn.

 
domoj en Haight-Ashbury, San Francisco

Geografio redakti

La sekvoja nacia ŝtata parko etendiĝas en la nordo de la usona ŝtato Kalifornio preskaŭ 90 km laŭlonge de la pacifika marbordo en la montetoj de la Kaliforniaj Marbordaj Montaroj. La plej alta punkto estas la monto Grashoppers Peak (1014 m) en la Bald Hills. La parko troviĝas en la kaliforniaj kantonoj Humboldt kaj Del Norte. La parko havas areon de 534 km² kaj konsistas ĉefe el arbarkovritaj deklivoj, el 52 km longa marborda strio, pluraj riveroj kaj lagoj kaj malgrandaj preriaj areoj. La parko entenas la marbordajn partojn de la Pacifika oceano ĝis 400 m antaŭ la normala marnivelo.

Al la parko apartenas la lokoj Crescent City, Orick kaj Klamath kun ĉ. 5000 loĝantoj kaj la elfluejo de la rivero Klamath.

La parko situas ĉ. 500 km norde de San Francisco kaj 500 km sude de Portland, ĉ. 15 km sude de la ŝtata limo inter Kalifornio kaj Oregono. Aliaj naciaj parkoj en la regiono estas la Nacia Parko Crater-Lake en Oregono (225 km malproksime) kaj la Nacia Parko Lassen-Volcanic (370 km) kaj la Nacia Parko Yosemite (750 km) en Kalifornio.

La norda duono allimas oriente al nacia forsto Six-Rivers, kiu grandparte estas uzata pri komercaj lignomastrumado.

 
sismaj aktivecoj apud la pacifika marbordo

Geologio redakti

Nordkalifornio estas geologie tre aktiva regiono. Nur 60 km sude de la parko kaj nur je malmultaj kilometroj de la marbordo kunpuŝiĝas tri tektonikaj platoj. La pacifika plato moviĝas nordokcidenten laŭlonge de la nordamerika plato (kun la fama San-Andreas-faŭlto) kaj de nordokcidento venas la Plato Juan de Fuca, respektive la „Gorda-plato“. Ĉe tiu fronta kunpuŝiĝo de la Gorda-plato subiĝas la pacifika plato sub la nordamerika plato, kiu per tio ago suprenleviĝas al faŭlto. Tiel estiĝis la marborda ĉeno, kiel partoj la montaro Siskiyou en la nordo kaj la montaro Salmon en la suda interna lando de la nacia parko. Tiu ĉi geologia situacio kaŭzas oftajn ter- kaj mar-tremojn en la regiono. Ekzemple la Grandaj Alaskaj tertremoj de 1964 okazigis la plej grandan cunamon en la historio de Usono kaŭzante grandajn detruojn en la urbo Crescent City rande de la pako kun 125 mortintoj.

La baza ŝtonaĵo de la marbordo kaj la marborda regiono konsistas el la Franciska Komplekso, kiu konsistas el kretaceaj sabloŝtonoj, siltoŝtonoj kaj ardezoj kiel sedimentaĵoj de baza ŝtonaĵo. La inter 100 kaj 150 milionojn da jaroj malnovaj unuopaj tavoloj estas multfoje faŭltitaj, frakasitaj kaj disŝiritaj de gravitado. Parte la ŝtonaĵoj estas metamorfa rokaĵo, kaj de vulkana origino. Ofte la ŝtonaĵoj havas verdan koloron pro multe da epidoto. Ĉe diversaj lokoj troviĝas ŝpuroj de siliko. En la nordo kuŝas tavoloj kun serpenteno proksime al la surfaco.

La rivero Redwood Creek en la sudo de la parko markas la „Grogan-faŭlton“, konsistanta sude-norde de metamorfozaj ŝtonaĵoj. En la nordo situas la „South-Fork-faŭlton“.

 
nebulo en la Sekvojaro

Klimato redakti

En la marborda regiono ekzistas mara klimato kun malgrandaj sezonaj ŝanĝoj. La maksimuma temperaturo estas inter 12 kaj 17 °C, kaj 4 ĝis 11 °C en vintro. La precipitaĵo estas en longjara averaĝo 2540 mm (por komparo Berlino: 589 mm). Tiel la arbaroj plenumas la definitecon de pluvarbara de la moderaj zonoj. La plej granda amaso de precipitaĵo estas dum la vintra duonjaro, la somero de junio ĝis septembro estas relative seka. Ofta nebulo en la arbaroj rilatas al alta aerhumideco.

La alta kvanto de precipitaĵo ekestas pro enlandaj humidaj marventoj, kiuj en la marbordaj montaroj altiĝas kaj malvarmiĝas tial, kaj tio kaŭzas altiĝpluvon.

 
lumo kaj ombro inter sekvojoj

Ekosistemo redakti

Centre de la Sekvoja Nacia Parko staras la pluvarbaro de la moderaj zonoj kaj la sekvojoj. Krome ekzistas foliarbaroj sur sekaj kreskejoj. malgrandaj prerioj. kelkaj riveroj kaj lagoj kaj la roka marbordo kaj la randstrioj ĉe la pacifika marbordo.

Pluvarbaro redakti

La ĉefaj arbo-specioj de la modera pluvarbaro en la marborda montaro estas sekvojo (Sequoia sempervirens el la familio Cipresacoj kaj la Menzies-pseŭdocugo (Pseudotsuga menziesii), Pinacoj. Ili ofte kreskas miksite.

 
floro de rododendro de sekvojo
 
norda subspecio de la okcidenta strigo

En la pluvarbaro troviĝas apud specioj de pingloarboj pseŭdocugo, giganta tujo kaj granda abio, Lithocarpus densiflorus kaj Acer macrophyllum kaj kelkaj specioj de arbuto, Umbellularia californica kaj Amerika alno. Krome kreskas nefrolepsidoj, oksalidoj, grandaj arbustoj el la familio de la Vakcinio kaj Erikacoj. En majo kaj junio floras Rododendroj Rhododendron macrophyllum kaj Azaleoj.

Pliaj arbaroj redakti

Tuj proksime ĉe la marbordo kreskas plejparte la saltolera Sitka-piceo. Ĝi estas pli kaj pli anstataŭita de aliaj specioj.

Sur la sekaj kreskejoj de la meza kaj norda parko ne plu povas kreski la kupresacoj; tie dominas kverkoj precipe la kalifornia kverko (Quercus kelloggii), kaj la pingloarbo Duglaso.

Prerioj redakti

La Bald Hills (Kalvaj Montetoj) en la sudoriento de la Parko estas la plej seka kaj plej alte situanta parto de la nacia parko. La rondaj kupoloj atingas altecon de 1000 m super marnivelo. Ĉi tie ekzistas liberaj prerioj kaj maldensaj foliarbaroj. Tipaj florplantoj estas diversaj Delfinioj. la karaktera arbo estas Quercus garryana (Oregon-kverko). Ĝi kreskas en arbogrupoj kaj ĉe arbarrandoj. Krome troviĝas en tiu regiono ruga kverko kaj Oregona acero. [Dosiero:Lone Beargrass.jpg|eta|maldekstre|Xerophyllum tenax]] En la nordoriento de la parko situas vastaj preriaj regionoj, kiu dankas iliajn specialaĵojn al la geologiaj cirkonstancoj. Ĉi tie troviĝas magnezio-riĉaj grundoj, kiuj taŭgas nur al la kreskejo de malmultaj arboj kaj arbustoj. Malmultaj pinoj, Ramnacoj kaj Manzanita nomata formo de Arktostafilo (Arctostaphylos) povas kreski ĉi tie. Male al tio la diverseco de Poacoj estas granda. Pli ol 30 specioj ĝis nun troviĝis ĉi-tie. Unu el la plej okulfrapaj florplantoj estas Arktostafilo.

 
rivero Mill Creek en la nordo de la parko

Riveroj kaj lagoj redakti

En la montetĉeno de la parko situas multaj malgrandaj kaj grandaj riveretoj kaj riveroj respektive lagoj. En la norda parto de la parko fluas la rivero Smith kaj sia flankrivero Mill Creek. Ĝi estas la lasta natura riversistemo de Kalifornio.

 
grego de Roosevelt-alkoj
 
strando en Nacia Parko Redwood

Marbordo kaj oceano redakti

 
rokostrukturoj apud Crescent Beach Overlook
 
elfluejo de la rivero Klamath Rivers
 
Filiko Kanjono
 
en la Jedediah Smith Redwoods State Park

Referencoj redakti

Literaturo redakti

  • Richard Rasp: Redwood. KC Publications, Las Vegas, 1989, ISBN 0-88714-022-X
  • Eugene Kozloff: Plants and Animals of the Pacific Northwest. University of Washington Press, Seattle 1976, ISBN 0-295-95449-3
  • Kathleen B. Lyons: Plants of the Coast Redwood Region. Looking Press, Boulder Creek CA 1988, ISBN 0-9626961-0-2
  • Read F. Noss (Hrsg.): The Redwood Forest – History, Ecology and Conservation of the Coast Redwood. Island Press, Washington DC 2000, ISBN 1-55963-725-0
  • Edwin C. Bearss, Redwood National Park − History Basic Data, U.S. Department of the Interior, National Park Service, Washington DC, 1969 (rete: Redwood National Park − History Basic Data)
  • Ed Zahniser: Redwood – Official Handbook for Redwood National and State Parks. U.S. Gov. Printing Office, Washington DC, 1997, ISBN 0-912627-61-1

Eksteraj ligiloj redakti