En astronomio, la reflektaj nebulozoj estas nuboj da polvo kiuj reflektas la lumon de unu aŭ pluraj najbaraj steloj. Tiu lumo ne estas sufiĉe energia por jonigi la gasojn, kiel en la kazo de emisiaj nebulozoj, sed estas sufiĉe hela por igi la nebulozon videbla. La distingo inter tiuj du tipoj de nebulozoj estis farita de Edwin Hubble en 1922.

NGC 7023 aŭ Nebulozo de Iriso (en Cefeo)

La reflektaj nebulozoj estas pliofte bluaj, ĉar la disĵeto de Rayleigh pli efikas kontraŭ la lumo de pli mallonga ondolongo (pro sama kaŭzo la ĉielo estas blua). Se la prilumanta stelo estas varianta, la lumeco de la nebulozo kompreneble varias: tia nebulozo estas tiel nomata varianta nebulozo.

Emisiaj kaj reflektaj nebulozoj estas ofte videblaj kune, ekzemple Orion-nebuloM20: oni tiam parolas pri difuza nebulozo.

En 1922, Edwin Hubble publikigis leĝon, kiu ligas ( r ), la angula grandeco de la nebulozo kun ( m ), la videbla magnitudo de la prilumanta stelo :

5 log( r ) = - m + k

en kiu k estas konstanto kiu dependas de sensiveco de la mezuriloj.