Reform Judaism (brita organizo)

Reform Judaism ("Reformisma Judismo," antaŭe Movement for Reform Judaism, "Movado por Reformisma Judismo," kaj, ĝis 2005, konata kiel Reform Synagogues of Britain, "Reformisma Sinagogaro de Britio) estas unu el la du filioj de la Monda Unio por Progresema Judismo en Britio. Reform estas relative tradicia kompare kun ties pli malgranda kolegaro, Liberal Judaism, kvankam ĝi ne rigardas judan leĝon kiel aktive devigan. En 2010 ĝi estis la dua plej granda Juda religia grupo en Britio, kun 19.4% el sinagoganaj familioj.

Reform Judaism
religia organizaĵo • juda organizaĵo
Komenco 4-a de januaro 1942 vd
Lando(j) Unuiĝinta Reĝlando (Britio) vd
Membro de Monda Unuiĝo por Progresema Judismo vd
Retejo Oficiala retejo
vdr