Reformacio en Hispanio

La historio de la Reformacio en Hispanio originiĝis en la 16a jarcento, kiam pluraj hispanaj katolikaj kredantoj tute konsentis kun la argumentoj de la reformacio iniciatita de Marteno Lutero en Germanio. Elstaraj grupoj el ĉi tiaj kredantoj troviĝis en Valadolido (proksimaj al luteranismo) kaj Sevilo (komence proksimaj al kalvinismo). En la sevila grupo estis la hieronimaj monaĥoj de la Monaĥejo Sankta Isidoro de l' Kampo.

Biblio de la Urso, unua traduko de la Biblio al hispana lingvo, verko de la hispana reformacianto Casiodoro de Reina, publikigita en 1569, kaj reviziita de Cipriano de Valera en 1602, kiu iĝis la aŭtoritata eldono de la Biblio por ĉiuj hispanlingvaj protestantoj.

En ĝiaj komencoj, la hispana protestantismo precipe etendiĝis inter la nobela kaj klera klasoj, pro ĝiaj rilatoj kun la homismo kaj la legado de la Biblio. Kiel atestaĵo de ĉi periodo, troviĝas la nomoj renomaj de Juan de Valdés, Francisco de Enzinas kaj la monaĥoj Casiodoro de Reina kaj Cipriano de Valera kaj Antonio del Corro. Al Casiodoro de Reina kaj Cipriano de Valera ŝuldiĝas la unua traduko de la Biblio al la kastilia lingvo.[1]

Tamen, la protestanta Reformacio en Hispanio ne enradikiĝis pro la akra kaj senlaca persekuto kontraŭ la luteranoj fare de la Hispana Inkvizicio, kio devigis, al kiuj povis forfuĝi, rifuĝiĝi en protestantaj landoj aŭ almenaŭ pli toleremaj. Henry Kamen diras ke «Hispanio estis la ununura eŭropa lando kiu havis nacian institucion dediĉinta al la elradikigo de la herezo». Sed ankaŭ ekzistis aliaj kialoj, kiel diras Joseph Pérez: «Hispanio malproksimis el la epicentro de la religia revolucio; la enkondukitaj reformoj en la eklezia disciplino kaj en la ordenoj en la unuaj jaroj de la 16a jarcento, kvankam limigitaj, kontribuis korekti kelkajn troigojn; laste, la religiaj malkvietoj en Iberio adoptis originalan formon. En Hispanio pli fortas la emo al iluminismo ol ekzemple la amo al luteranismokalvinismo». Henry Kamen mencias alian: «Hispanio ne spertis ekde la komenco de la Mezepoko eĉ ne unu herezon kiu venkus je popola skalo. Ĉiuj ideologiaj bataloj ekde la Reconquista direktiĝis kontraŭ la minoritataj religioj, judismo kaj islamo. Konsekvence, ne ekzistis hispanaj herezoj, samkiel tiu de John Wyclif en Anglia reĝlando, tra kiuj enradikiĝis la luteranaj ideoj».

Referencoj redakti