Ne konfuzu kun Reformacio aŭ eĉ Protestanta reformismo.


Reformismo estas la supozo ke laŭpaŝaj ŝanĝoj tra kaj ene de ekzistantaj institucioj oni povus finfine ŝanĝi la fundamentan ekonomian sistemon kaj politikajn strukturojn de socio. Tiu hipotezo de socialŝanĝo kreskis el opozicio al revolucia socialismo, kiu asertas ke revolucio estas necesa por ke okazu fundamentaj restrukturadoj.

Reformismo estas distingota de pragmataj reformoj - reformismo estas la supozo ke amasiĝo de reformoj povas kaŭzi la aperon de totale malsama ekonomia sistemo kaj formo de socio ol aktuala kapitalismo.[1]

Reformismo diferencas la politikojn intencitajn de la Socialdemokratio de la pli ĝenerala Socialismo kiu inkudas, depende de la difinoj, ankaŭ la Komunismon.

Notoj redakti

  1. Paul Blackledge (2013). Left reformism, the state and the problem of socialist politics today. International Socialist Journal. Alirita 14a de Novembro 2013.

Eksteraj ligiloj redakti