La regetono (hispane konata kiel reggaetón) estas latinamerika muzikstilo, kiu venas de la hispanlingva regeo miksita kun repo kaj hiphopo. Ĝi havas influojn de aliaj stiloj de la regiono kiaj la bombo, salso, ĉampeto, kumbio, valjenato kaj merengeo. Regetono naskiĝis en Panamo, poste evoluis kaj moderniĝis en Puerto-Riko, kie ĝi estis nomata Reggaetón. Komence ĝi estis adapto de la jamajka regeo en la hispanlingvan kulturon de Panamo.

Daddy Yankee, unu el la pintaj reprezentantoj de regetono.

La tekstoj estas forte kritikataj de multaj institucioj civilaj kaj religiaj pro la tipaj temoj: nefidela seksumado, eksplicita mencio de fivortoj aŭ la humiliga pozicio de virinoj kiel seksaparatoj. La temoj ankaŭ temas pri dancado, persona vivo de la kantisto, amhistorioj, kaj problemoj de la vivo.

Eksteraj ligiloj redakti