RegioJet estas privata fervoja kompanio en Ĉeĥio kaj Slovakio. La kompanio estis fondita en jaro 2009 kiel filina kompanio de Student Agency kaj temas pri akcia kompanio.

RegioJet
RegioJet a.s.
train operating company • negoco vd
Dum 20-a de marto 2009 - nekonata/nuntempe
Jura formo akciová společnost
Fondintoj Student Agency vd
Sidejo Brno
Lando Ĉeĥio
Dungitoj 496 (stato: 2017)
Posedata de Student Agency vd
TTT Oficiala retejo
vdr
Emblemo de RegioJet
Nuntempa trajno de RegioJet: lokomotivo kaj eks-aŭstraj vagonoj

Persona transporto redakti

Transporto en Ĉeĥio redakti

Flava printempo je fervojo en 2010 redakti

 
Siemens Desiro Classic pruntedonita de Alpha Trains

Post sukceso en busa transporto, kie Student Agency ofertis ĝis tiu tempo ne konatajn servojn por vojaĝantoj (kiel senpaga interreto, senpagaj gazetoj kaj ankaŭ senpaga teo aŭ kafo), volis Student Agency ankaŭ oferti tiujn similajn servojn en trajna transporto. Aperis kritikoj, ke Student Agency volas nur plej interesan vojon inter Prago kaj Ostrava. Student Agency ofertis ankaŭ al regionestroj de regionoj de Ĉeĥio, sed sen sukceso. Je la 24-a de aprilo 2010[1] tamen ekvojaĝis unua propagacia trajno de Student Agency dum aranĝo Flava printempo je fervojo. Unue estis propagaciaj trajnoj en regiono Ústí nad Labem[2], poste en regiono Olomouc[3], poste sekvis prezentadoj en sudmoravia regiono[4]. De la 5-a de junio 2010 ĝis la 31-a de julio 2010 estis regulaj konektoj inter Plzeň kaj Domažlice[5]

Inter Prago kaj Ostrava redakti

De la 7-a septembro 2011 oni povis aĉeti biletojn por trajnoj de RegioJet,[6], kiuj estis oficiale lanĉitaj la 26-a septembro 2011. De tiu tago ofertis Regiojet trifoje dum tago trajnan konekton inter Prago kaj Havířov[7] (de la 31-a de oktobro 2011 RegioJet aldonis novan konekton, do sume nun estis kvar trajnoj[8]). De la 1-a de septembro 2012 RegioJet havis entute 9 konektojn inter Prago kaj Havířov dum labortagoj[9]. Temas ja ne pri direkta trajno, haltejoj estis en jenaj urboj (en direkto de Prago)[10]:

De duono de decembro 2013 estas entute 10 konektoj inter Prago kaj Ostrava. Nove estas haltoj en jenaj urboj[11]:

Trajnoj de Regiojet estas en kategorio InterCity[12]. Kompare kun ĉefa konkurenculo České dráhy kaj ilia plej rapida oferto je tiu ĉi linio per Elektra trajnkompleto 680 la trajnoj estas malpli rapidaj (la vetur-tempo inter praga ĉefstacidomo kaj ĉefstacidomo en Ostrava estas 3 horoj kaj 5 minutoj per Elektra trajnkompleto 680 kaj 3 horoj kaj 41 minutoj en kazo de trajno de RegioJet). Krom tio RegioJet decidiĝis uzi lokomotivon kun vagonoj, ne trajnkompleton, kvankam origine oni planis aĉeti Siemens Desiro ML[13]. Por vojaĝo oni ĉiam bezonas bileton menditan por konkreta konekto (bileto funkcias samtempe kiel lokbileto)[14].

Inter Prago kaj Zlín redakti

RegioJet ofertas al klientoj ankaŭ konekton de Prago al Zlín. Kompare kun antaŭaj jaroj ne temas pri direkta konekto per buso, sed pri konekto per buso inter Zlín kaj Olomouc - en Olomouc devas vojaĝantoj ŝanĝi al trajno. RegioJet ofertas per tiu ĉi kombinacio de buso kaj trajno favoran vojaĝtempon - 3 horoj kaj 48 minutoj.[15]

Vendado de biletoj redakti

RegioJet ofertas je siaj interretaj paĝoj elektronikan aĉeton de bileto. La 14-an de aprilo 2011 RegioJet malfermis je ĉefstacidomo en Prago sian vendejon kaj komencis de tiu tago vendi biletojn de Deutsche Bahn (tio funkcias tiel, ke la kliento ne bezonas pagi per karto, sed povas simple pagi surloke por interreta bileto).[16] La 13-an de aprilo 2012 prezentis Student Agency novajn automatojn, per kiuj klientoj povos aĉeti biletojn por sama prezo kiel per interreto (ĉar oni povas aĉeti biletojn ankaŭ en vendejo, sed la bileto estas iom pli kosta ol bileto aĉetita per interreto). En estonteco devus esti tiuj ĉi aŭtomatoj ankaŭ en aĉetgalerioj.[17]

Vagonoj por Ĉeĥio redakti

Vagonoj de ÖBB redakti
 
Detalo de interioro de kupeo por 4 homoj
 
Kupeo de iama dua klaso

RegioJet mendis vagonojn de kompanio Astra Vagoane Călători de Arad, sed tiuj aperos maljam dum jaro 2012, por komenco RegioJet decidiĝis aĉeti vagonojn de ÖBB[18] -

 
Vagono Ampz - interioro

Ampz, kiu en Aŭstrio estas vagono de la unua klaso (parte estas tiu ĉi vagono grandspaca kaj parte estas en ĝi 4 kupeoj, kiuj estas en Aŭstrio krompagendaj (kaj en ĉiu kupeo povas vojaĝi 4 homoj))[19] kaj ABmz kun 8 kupeoj (de tio 4 estis dua klaso ĉiam por 6 homoj, 4 estis unua klaso ĉiam por 6 homoj, sed RegioJet ofertas saman prezon por kupeo de la dua kaj unua klaso en tiu ĉi vagono)[20]. RegioJet ja decidiĝis tiujn vagonojn, mem jam modernajn kaj kvalitajn, iom plibonigi, ekzemple tiel, ke oni dum vizito de necesejo aŭdas muzikon[21].

De la 25-a de julio RegioJet uzas novajn vagonojn aĉetitaj de ÖBB - ASmz, kiuj havas du partojn: kupeoj por kvar homoj kaj grandspacon, en kiu homoj havas labortablojn por pli facila laboro kun iliaj porteblaj komputiloj. Nove oni povas ankaŭ uzi unu komputilon kun printilo. Ankaŭ en tiun ĉi vagonon oni devas rezervi lokbileton.[22]

Vagonoj de SBB redakti

En aprilo 2012 RegioJet subskribis kontrakton kun Svisaj Federaciaj Fervojoj pri aĉetado de 12 vagonoj de la unua klaso (tipo Am). En majo 2012 RegioJet planas tiujn ĉi vagonojn transporti al Ĉeĥio, poste ilin modernigi kaj uzi je linio inter Prago kaj Ostrava.[23]

Lokomotivoj redakti

RegioJet decidiĝis aĉeti de itala kompanio Ferrovie Nord Milano 9 lokomotivojn 163[24].

Servoj en trajnoj[25] redakti

  • Senpaga gazeto
  • Senpaga botelo de akvo
  • Ebleco mendi suŝion, torton, vinon, bieron, senalkoholaĵon ks.[26]
  • Senpaga itala kafo Illy
  • Senpaga nigra kafo aŭ menta teo por klientoj, kiuj vojaĝas de Prago al Ostrava aŭ male (ne eblas mendi en kazo, ke oni uzas trajnon nur en parto de linio)
  • Senpaga sendrata interreto
  • Kontaktingoj por porteblaj komputiloj
  • Senpaga ekonomia gazeto en klaso BUSINESS[27]
  • Senpaga botelo de Aloo vera[28]
  • Senpaga franca teo Dammann en klaso BUSINESS[29]

Kontrolo de biletoj en trajno redakti

Standarde la vojaĝanto ne bezonas montri sian bileton por konkreta loko, sed la stevardo (stevardino) kontrolas en portebla komputileto, se je iu konkreta loko ne sidas iu homo, kiu ne pagis bileton por tiu ĉi parto de vojaĝo kaj tiu ĉi loko do apartenas al neniu aŭ al iu alia vojaĝanto.[30]

De la 11-a decembro 2011 redakti

RegioJet planis origine en duono de decembro havi naŭ trajnojn tage inter Prago kaj Havířov kaj reen[31], sed poste kompanio decidiĝis, ke estos nur kvin trajnoj inter Prago kaj Havířov kaj reen, de tio unu konekto estos internacia kun jenaj haltoj: Český Těšín, Třinec (haltoj en Ĉeĥio), Čadca kaj Žilina (haltoj en Slovakio)[32].

 
Trajno Bombardier Talent en Bratislava

Persona transporto en Slovakio redakti

De la 4-a de marto 2012 RegioJet ofertas trajnan konekton inter Bratislava tra Dunajská Streda kaj Komárno[33][34]. Por tiu ĉi linio RegioJet uzas trajnkompleton Bombardier Talent[35]. Post unuaj tri semajnoj kompanio anoncis, ke iliajn trajnojn uzis pli ol 100 mil da vojaĝantoj[36].

La 7-an de oktobro RegioJet la unuan fojon ekuzis Siemens Desiro trajnojn.[37]

Tarifo redakti

Komence RegioJet ne dividis prezojn laŭ vagonoj. Por sama prezo oni povis vojaĝi en kupeo por ses homoj (kiu estis antaŭe dua klaso), sed ankaŭ en kupeo por kvar homoj. De la 21-a de februaro 2013 RegioJet komencis doni rabaton al klientoj, kiuj decidis uzi kupeojn de iama dua klaso.[38]

De la 2-a de septembro 2013 RegioJet ŝanĝis la sistemon de biletoj - prezoj estas en tri niveloj laŭ elektita loko. Plej luksa kupeo por kvar homoj estas kategorio BUSINESS kaj estas ankaŭ plej multekosta. Meze multekosta estas grandspaco en vagono Ampz - kategorio RELAX. Plej malmultekosta estas bileto estas por kupeoj por ses homoj (jam sen divido, ĉu temas pri origine unua aŭ dua klasoj).[39]

Modelo de biletoj, kiuj diferencas laŭ la tago de aĉeto kaj tempo de vojaĝo, ja daŭre ekzistas.

Planoj redakti

Inter planoj estas ankaŭ oferti konekton je linio inter Bratislava kaj Košice. Hodiaŭa linio inter Prago kaj Havířov devus esti plilongigita en jaro 2012 al Košice[40]. La 29-an de septembro 2011 RegioJet ofertis al ministerio pri transporto trafiki duonon de EuroCity kaj InterCity trajnoj inter Prago tra Brno al Břeclav. Samtempe RegioJet en tiu tempo komencis diskuti kun Deutsche Bahn pri trafikado de trajnoj inter Prago kaj Berlino kaj Hamburg.[41] Tiun ĉi oferton ja ministro pri transporto rifuzis kun argumento, ke RegioJet devus trafiki je tiu ĉi linio ankaŭ internaciajn EuroCity trajnojn de Germanio tra Ĉeĥio al Aŭstrio[42].

Meze de aprilo 2014 kompanio anoncis trafiki trajnojn je linio Bratislava - Košice de decembro 2014.[43]

Kritiko redakti

En oktobro 2011 eksministro pri transporto Vít Bárta kritikis RegioJet, ke kompanio uzas du lokomotivojn anstataŭ unu, ne havas vagonon de la unua klaso kaj mankas mendeblaj varmaj manĝoj.[44]

Václav Klaus en trajno de kompanio RegioJet redakti

La 6-an de decembro uzis trajnon de kompanio RegioJet por sia vojaĝo de Prago al Ostrava prezidanto de Ĉeĥio Václav Klaus[45].

Referencoj redakti

  1. http://www.zelpage.cz/clanky/zeleznicni-jaro-zacalo-v-decine-tento-rok-leti-zluta
  2. http://www.zelpage.cz/zpravy/7691
  3. http://www.zelpage.cz/zpravy/6485
  4. http://www.zelpage.cz/zpravy/7723
  5. http://www.zelpage.cz/zpravy/7746?oddil=3
  6. http://www.ceskatelevize.cz/ct24/domaci/135454-regiojet-zahajil-prodej-jizdenek-vyjede-za-tri-tydny/
  7. http://www.regiojet.cz/cs/novinky/trasa-havirov/index.html[rompita ligilo]
  8. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-09. Alirita 2011-11-22.
  9. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-10-25. Alirita 2012-09-06.
  10. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-10-30. Alirita 2011-10-22.
  11. http://regiojet.cz/cs/jizdni-rad/[rompita ligilo]
  12. http://www.ceskatelevize.cz/ct24/domaci/135454-regiojet-zahajil-prodej-jizdenek-vyjede-za-tri-tydny/
  13. http://byznys.lidovky.cz/jancura-chce-provozovat-rychliky-na-15-linkach-dnes-podal-nabidku-p8s-/ln-doprava.asp?c=A090615_110107_ln-doprava_nev
  14. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-05-26. Alirita 2011-10-22.
  15. http://www.regiojet.cz/cs/novinky/zlin-praha/[rompita ligilo]
  16. http://www.zelpage.cz/zpravy/8144
  17. http://www.studentagency.cz/pro-media/tiskove-zpravy/2012-03-jizdenky-od-SA-nove-pres-pay-plus.html[rompita ligilo]
  18. http://www.zelpage.cz/zpravy/8200
  19. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-22. Alirita 2011-12-13.
  20. http://www.zelpage.cz/zpravy/8313
  21. http://ekonomika.idnes.cz/prvni-dojmy-z-regiojetu-hrajici-toalety-a-naladova-wi-fi-p2k-/eko-doprava.aspx?c=A110922_124547_eko-doprava_fih
  22. http://karvinsky.denik.cz/zpravy_region/120719-regiojet-internetova-kavarna.html
  23. http://www.zelpage.cz/zpravy/8592
  24. http://www.zelpage.cz/zpravy/6712
  25. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-11-23. Alirita 2011-11-23.
  26. http://issuu.com/marketingsa/docs/jidelni_listek_regiojet
  27. http://regiojet.cz/opencms/export/sites/regiojet.cz/cs/sluzby/RJ_business.pdf[rompita ligilo]
  28. http://regiojet.cz/opencms/export/sites/regiojet.cz/cs/sluzby/RJ_business.pdf[rompita ligilo]
  29. http://regiojet.cz/opencms/export/sites/regiojet.cz/cs/sluzby/RJ_business.pdf[rompita ligilo]
  30. http://www.protisedi.cz/article/radim-jancura-studentagency-litat-bych-musel-byt-sebevrah
  31. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2012-06-16. Alirita 2011-11-22.
  32. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-24. Alirita 2011-11-22.
  33. http://www.zelpage.cz/zpravy/7980
  34. http://www.regiojet.sk/
  35. http://ekonomika.sme.sk/c/5710881/slovensko-je-pre-regiojet-skuskou.html
  36. http://aktualne.centrum.cz/ekonomika/doprava/clanek.phtml?id=739432
  37. http://www.railvolution.net/zm/aktuality.php?tag=desiro
  38. http://www.zelpage.cz/zpravy/8821
  39. http://www.cianews.cz/tiskove-zpravy-press/nove-tarify-ve-vlacich-spolecnosti-regiojet-kazdy-ma-moznost-vybrat-si-spravne-misto-733903/[rompita ligilo]
  40. http://www.financninoviny.cz/zpravodajstvi/doprava/zpravy/regiojet-predstavil-na-slovensku-vlaky-pro-regionalni-dopravu/628686
  41. http://www.regiojet.cz/cs/novinky/nabidka-dotace-pro-ministra-dopravy/index.html[rompita ligilo]
  42. Arkivita kopio. Arkivita el la originalo je 2011-12-14. Alirita 2011-12-08.
  43. http://byznys.ihned.cz/zpravodajstvi-evropa/c1-62023990-jancurova-nova-slovenska-vyzva-regiojet-bude-jezdit-mezi-bratislavou-a-kosicemi
  44. http://ekonomika.idnes.cz/jancurovy-vlaky-skripou-a-vrzou-stezuje-si-exministr-barta-pll-/eko-doprava.aspx?c=A111026_1674691_eko-doprava_spi
  45. http://www.regiojet.cz/cs/novinky/prezident/index.html[rompita ligilo]

Vidu ankaŭ redakti

Eksteraj ligiloj redakti