Regiono Ústí nad Labem

Regiono Ústí nad Labem situas en nordokcidento de Bohemio. Oriente ĝi najbaras kun Regiono Liberec, sudoriente kun Mezbohemia regiono, sude ĝi havas mallongan sektoron de komuna limo kun Regiono Plzeň, sudokcidente ĝi havas limon kun Regiono Karlovy Vary. Nordokcidente ĝi havas la plej longan sektoron de komuna limo kun saksia Germanio. La regiono membras en la eŭroregionoj "Elbo" kaj "Ercmontaro".

Regiono Ústí nad Labem
ĉeĥe: Ústecký kraj
administra unuo
Burgo Střekov en Ústí nad Labem
Blazono
Oficiala nomo: Ústecký kraj
Lando Ĉeĥio Ĉeĥio
Distriktoj
Historiaj regionoj Bohemio, Sudetio parte
Montaroj Ercmontaro, Bohemia mezmontaro, Elba Grejsmontaro
Aŭtostradoj D8
 - Aŭtovojoj R63, R7, I/7, I/13, I/27
 - Telfero Telfero Bohosudov - Komáří vížka
 - Kluzo Kluzo Střekov
Najbaras kun
Kelkaj gravaj urboj
Interesaj lokoj
Muzeoj
Riveroj
Regiona urbo Ústí nad Labem
 - mezo Ústí nad Labem
 - alteco 218 m s. m.
 - koordinatoj 50° 39′ 30″ N 14° 02′ 30″ O / 50.65833 °N, 14.04167 °O / 50.65833; 14.04167 (mapo)
Plej alta punkto
 - situo Klínovec
 - alteco 1 244 m s. m.
Plej malalta punkto
 - situo forlaso de Elbo el Ĉeĥio
 - alteco 115 m s. m.
Areo 5 335,0 km² (533 500 ha)
Loĝantaro 854 011
Denseco 160,08 loĝ./km²
Naturaj interesaĵoj Kanjono de Elbo, Pravĉica pordego, Ravinoj de Kamenice
Nacia parko Bohema Svislando
Estiĝo 2000
Hetmano Jana Vaňhová ĈSDP
Horzono MET (UTC+1)
 - somera tempo MET (UTC+2)
Aŭtokodoj U
ISO 3166-2:CZ CZ-US
CZ-NUTS CZ042
Situo de Ústí nad Labem enkadre de Ĉeĥio
Situo de Ústí nad Labem enkadre de Ĉeĥio
Situo de Ústí nad Labem enkadre de Ĉeĥio
Regiono Ústí nad Labem enkadre de Ĉeĥio
Regiono Ústí nad Labem enkadre de Ĉeĥio
Regiono Ústí nad Labem enkadre de Ĉeĥio
Vikimedia Komunejo: Ústí nad Labem Region
Retpaĝo: www.kr-ustecky.cz

Naturkondiĉoj redakti

La limon kun Germanio kreas plejparte la montodorso de Ercmontaro, kiu pluetendiĝas ĝis Regiono Karlovy Vary. La plej alta monto de la montaro, la 1244 m alta Klínovec, situas en la limo de ambaŭ Regionoj. En la norda limo la zono de la montaro ŝanĝiĝas en Elbajn grejsojn kun unikaj rokurboj, interkrutejoj kaj turoj ĝis supermara alteco de preskaŭ 400 m. En la landinterno eminentas vulkandevena Bohemia mezmontaro kun la plej alta monto Milešovka. Male la loko, kie Elbo ĉe urbo Hřensko forlasas la ĉeĥan teritorion, estas la plej malalta punkto de la respubliko.

Plimulton de la teritorio de la regiono deakvigas Elbo, kies plej signifaj alfluoj en Regiono estas riveroj Ohře kaj Ploučnice.

La plej grava ŝirmata teritorio estas la Nacia parko Bohemia Svislando en Bohemia Svislando, ensumiganta parton de Elba Grejsmontaro. En la regiono estas ankaŭ pliaj ŝirmataj pejzaĝaj regionoj, naturparkoj kaj etareaj ŝirmataj teritorioj.

Administra divido redakti

La regiono konsistas el 7 (distriktoj: distrikto Děčín, distrikto Ústí nad Labem, distrikto Litoměřice, distrikto Teplice, distrikto Louny, distrikto Most kaj distrikto Chomutov), en kiuj troviĝas 354 komunumoj inter ili 46 urboj.

Komence de la jaro 2003 pereis distriktaj oficejoj kaj la regionoj ekde tiu tempo dividas sin en la tn. urbojn kun disvastigita agadeco. Krom la supre menciitaj eksaj distriktaj urboj laboras en la ŝtata administrado en la teritorio de la regiono ankoraŭ tiuj ĉi urboj: Rumburk, Varnsdorf, Lovosice, Roudnice nad Labem, Bílina, Litvínov, Žatec, Podbořany, Kadaň.

Historio redakti

Ekde la 10-a jarcento ĉi tie staras pluraj burgoj, kiuj estis apogpunktoj de potenco en přemyslida Bohemio. Kanonikejo en Litoměřice estis fondita jam en la jaro 1057, en ties skribdokumentoj eblas trovi la plej malnovajn skribaĵojn entute skribitaj ĉeĥe. Gravaj nobelaraj familioj estis Berkidoj el Dubé, Vartemberkidoj, Hrabšicidoj kaj Zajícidoj el Házmburk. De komence de la 13-a jarcento estiĝadis reto de reĝaj urboj Žatec, Louny, Most, Ústí nad Labem kaj Litoměřice. Laste nomitaj fariĝis iom post iom la plej gravaj urboj en norda Bohemio.

Ĉirkaŭ duono de la 18-a jarcento la evoluo estis tre limigita pro ripetataj militoj kun Prusio kontraŭ aŭstria heredaĵo. Kiam servuteco estis malvalidigita, okazis granda prospero de industrio.

Loĝantaro redakti

Dum longa tempo la loĝantaro estis plejparte germanlingva. Antaŭ la dua mondmilito la teritorio de Regiono Ústí estis forŝirita de Ĉeĥoslovakio kaj aligita al Germanio. Post la milito la germana loĝantaro estis male elpelita kaj la teritorion priloĝis ĉeĥoj, slovakoj, volynaj ĉeĥoj kaj ciganoj.

La statistiko de la jaro 2002 enhavas la sekvajn datenojn:

"
Regiono areo (km²) loĝantoj meznombra
aĝo
komunumoj
Děčín 909 133.631 38,3 52
Chomutov 935 124.744 37,2 44
Litoměřice 1.032 114.497 39,1 105
Louny 1.118 85.830 38,3 70
Most 467 116.786 38,1 26
Teplice 469 126.635 38,7 34
Ústí nad Labem 405 117.589 38,4 23

Aliaj setlejoj redakti

  • Bohosudov (germane: Mariaschein) estas la centra kvartalo de la ĉeĥa urbo Krupka.

Ekonomio redakti

Trafiko redakti

Elbo estas grava arterio de ŝiptransporto, kiu kunigas la enlandan Ĉeĥion kun Norda maro. Grava fervojlinio el Prago ĝis Dresdeno kondukas laŭlonge laŭ la rivero kaj iom pli malproksime de la rivero kondukas internacia landvojo kaj estonta aŭtostrado D8 kunigonta tiujn ĉi du urbojn.

Scienco kaj klereco redakti

Rilataj temoj redakti

Eksteraj paĝoj redakti