La regiono Asiro (arabe ‏عسير‎‎‎) estas unu el la 13 administraj regionoj (arabe manatik idarija, singulare mintaka idarija) kiuj sume konsistigas la teritorion de Sauda Arabio. Ĝi situas en la sudokcidento de la lando, proksime, sed ne borde de la Ruĝa Maro, kaj havas malvastan limon al Jemeno, kiu estis pribatalita dum granda parto de la 20-a jarcento.

Regiono Asiro
Administra regiono
province of Saudi Arabia • regiono [+]

LandoSauda Arabio

Koordinatoj19° N, 43° O (mapo)1943Koordinatoj: 19° N, 43° O (mapo)
ĈefurboAbha
- koordinatoj19° N, 43° O (mapo)1943Koordinatoj: 19° N, 43° O (mapo) [+]

Areo81 000 km² (8 100 000 ha)
Loĝantaro2 211 875 [+] (2017)

HorzonoUTC+03:00 [+]
ISO 3166-2SA-14

Regiono Asiro (Tero)
Regiono Asiro (Tero)

Regiono Asiro (Sauda Arabio)
Regiono Asiro (Sauda Arabio)
DEC
Regiono Asiro
Regiono Asiro

Map
Regiono Asiro
Vikimedia Komunejo:  Asir Province [+]
vdr
situo de la emirlando

La plej granda urbo de la regiono estas la ĉefurbo Abha. Alia urbo estas Ĥamis Muŝajt. La regiona areo ampleksas 76 693 kvadratajn kilometrojn. Laŭ la stato de 2010, en ĝi vivis 1 861 339 loĝantoj. La loĝdenso sekve estas 24,3 loĝantoj po kvadrata kilometro.

La regiona teritorio dividiĝas en 12 guberniojn (arabe plurale محافظات, muhafazat, singulare muhafaza). Tiu nombro ankaŭ inkluzivas la regionan ĉefurbon, kiu havas apartan statuson kiel memadministrata urbo (amana) kaj estas regata de urbestro (amin). La regionaj gubernioj pludividatas en po plurajn subguberniojn (marakiz, singulare markaz).

La regiona teritorio cetere ne identas al la historia regiono Asiro, kiu signife pli grandas.