Regionoj de Ugando

administraj unuoj de Ugando

La afrika ŝtato Ugando estas administre dividata al kvar regionoj: centra, okcidenta, orienta kaj norda. Tiuj kvar regionoj plu dividiĝas al distriktoj. Estis 56 distriktoj en 2002, post reorganizoj en 2006 estis 77, kiuj en plia administra reformo de 2010 estis pludividitaj, tiel ke rezultis 111 distriktoj kaj unu eksterdistrikta urbo, Kampalo.

la regionoj de Ugando (laŭ distriktaj limoj de 2010)
  centra -   okcidenta -   orienta -   norda

Laŭ la censo de 2002, la centra regiono enhavis 27 procentaĵojn de la landa loĝantaro, la okcidenta regiono enhavis 26 procentaĵojn, la orienta regiono 25 procentaĵojn kaj la norda regiono havis 22 procentaĵojn.[1] La landa loĝdenso laŭ regiono estis: po 157 personoj laŭ kvadrata kilometro en la orienta regiono, po 107 laŭ kvadrata kilometro en la centra regiono, po 113 laŭ kvadrata kilometro en la okcidenta regiono kaj po 60 laŭ kvadrata kilometro en la norda regiono.[1] En 2002 proksimume 3 milionoj da homoj, aŭ 12 procentaĵoj de la landa loĝantaro, vivis en urbaj areoj. La centra regiono enhavis 54 procentaĵojn de la urba loĝantaro (ĉefe en la urbo Kampalo), la norda regiono 17 procentaĵojn, la okcidenta regiono 14 procentaĵojn kaj la orienta regiono 13 procentaĵojn.[1]

Referencoj redakti