Registrado (muziko)

muziko

La Registrado signifas en la muziko

  • elektado el serio da registroj, kiuj uzendas dum la prezentado de (parto de) muzikaĵo aŭ improvizado. Kutime oni uzas la nocion nur tiam, se oni povas libere elekti el la tutaro de la ekzistantaj registroj.
  • la konkreta agado de la registroelekto.

La registrado estas karakteriza distingilo de la orgen-, klavicen- kaj harmoniumludado, je kiuj ĝi generas la sonkoloron kaj la sonfortecon. Je kreskanta nombro de tirendaj aŭ maltirendaj registroj dum la ŝanĝo de la registrado la muzikiston subtenas t.n. kombiniloj aŭ, se tiuj ĉi mankas, ne sufiĉas aŭ spite de ludhelpiloj ne povas esti mastrumataj, registranto.

Sub antaŭregistrado oni komprenas la aranĝadon de orgenpeco sur konkreta orgeno far‘ de la koncertonta orgenisto. Tio ĉi estas necesa procedo, ĉar neniu orgeno egalas la alian. depende de la grandeco de la orgeno kaj la ludota literaturo (vd. orgenmuziko) la antaŭregistrado de unuhora orgenkoncerto povas daŭri 1-6 horojn. Sub provregistrado oni komprenas provon kune kun registranto, dum kiu oni ekzercas registroŝanĝojn kaj registradajn procedojn.

Ekzistas — laŭ epoko kaj muzika pejzaĝo — normregistraĵoj k.e. pleno, fonds doŭgrand chœur. Detalaj registradordonoj de komponistoj en la nototekstoj estas kutimaj ekde la 19-a jarcento.

Vidu ankaŭ redakti

Orgen-glosaro

Notoj kaj referencoj redakti

Germanlingva vikipedio