Registrita historio

Registrita historioskriba historio estas historia rakonto surbaze de skriba registro aŭ alia dokumentita komunikado. Registrita historio povas esti komparita al aliaj rakontoj pri la pasinteco kiel ekzemple mitologiajparolaj tradicioj.

Por monda historio, registrita historio komenciĝis pro la raportoj pri la praa mondo ĉirkaŭ la 4-a jarmilo a.K., kaj koincidas kun la invento de skribo. Por kelkaj regionoj de la mondo, skribita historio estas limigita al relative lastatempa periodo en homa historio. Krome, homaj kulturoj ne ĉiam registras ĉiujn informojn signifajn al pli postaj historiistoj, kiel ekzemple naturkatastrofoj aŭ la nomoj de individuoj; tiel, registrita historio por specialaj specoj de informoj estas limigitaj surbaze de la specoj de registroj konservitaj. Pro tiuj limoj, registrita historio en malsamaj kuntekstoj povas rilati al malsamaj tempodaŭroj depende de la historia temo.

La interpreto de registrita historio ofte dependas de historia metodo, aŭ la aro de teknikoj kaj gvidlinioj per kiuj historiistoj utiligas ĉeffontojn kaj alian indicon al esplorado kaj tiam skribi raportojn pri la pasinteco. La demando de la naturo, kaj eĉ la ebleco, de solida historia metodo estas levita en la filozofio de historio kiel demando de sciteorio. La studo de historia metodo kaj skribo estas konata kiel historiografio.

Vidu ankaŭ redakti

Bibliografio redakti

  • Russo, Stan (2005). The 50 Most Significant Individuals in Recorded History. Inklings Press. ISBN 0975912992. [1] Konsultita la 19an de Oktobro 2015.
  • Tosh, John (2006). The Pursuit of HIstory (4a eld.). Pearson Longamn. ISBN 9781405823517.

Eksteraj ligiloj redakti