Regna tribunalo (Lepsiko)

En la iama Regna tribunalo (germane Reichsgerichtsgebäude) en Lepsiko, Germanio, troviĝas hodiaŭ la plej supera germana federacia administracia juĝejo.

Regna tribunalo
Reichsgerichtsgebäude
tribunala konstruaĵo • cultural heritage ensemble
Bazaj datoj
Konstrustilo Novrenesanco vd
Arkitekto Ludwig Hoffmann • Peter Dybwad vd
Estiĝo 1888
Lando Germanio vd
Situo Leipzig
Adreso Simsonplatz 1, 04107 Leipzig
Situanta sur Simsonplatz
Poŝtkodo 04107
Situo
Geografia situo 51° 19′ 59″ N, 12° 22′ 11″ O (mapo)51.33302777777812.369777777778Koordinatoj: 51° 19′ 59″ N, 12° 22′ 11″ O (mapo)
Regna tribunalo (Saksio)
Regna tribunalo (Saksio)
DEC
Regna tribunalo
Regna tribunalo
Lokigo de Saksio en Germanio
Situo de Regna tribunalo
Map
Regna tribunalo
vdr
La iama Regna tribunalo, Lepsiko

Historio redakti

Jam disde la parko antaŭ la Thomas-preĝejo oni rimarkas la kupolon de la nuna federacia administracia juĝejo. En 1877 oni decidis krei en Lepsiko la Regnan tribunalon. Ĝi konstruitis inter 1888-95 laŭ la planoj de Ludwig Hoffmann kaj Peter Dybwad. La Regna tribunalo estis la dua reprezenta konstruaĵo de la vilhelma imperio - sed ne orientita je barokaj formoj kiel la Reichstag en Berlino sed laŭ italaj renesancaj modeloj.

Memore al la kvazaŭparada proceso de la nazioj kontraŭ la laŭdiraj brulofarintoj de Reichstag, kiam ankaŭ la posta bulgara prezidanto kaj diktatoro Georgi Dimitrov akuzitis, instalitis en 1952 Dimitrov-muzeo. Ties objektoj nuntempe estas en la Muzeo de urba historio. Krome estis tie ĉi jarcentojn la Muzeo de plastikaj artoj, kies originala domo de sur Augustus-placo detruitis en 1943, kiel ankaŭ la Ŝtata arkivo kaj la Instituto pri etnologio.

En 1992 la germana parlamento Bundestag decidis loki en Lepsiko la Federacian administracian tribunalon kiel ankaŭ la sidejon de la Supera federacia advokatejo. Post restaŭradlaboregoj - kiuj kostis ĉ. 200 milionoj da markoj - la domo en 2002 denove ekpretis.

Priskribo redakti

La ejo estas historiisma. Sur ĝi tronas kupolo ornamita per la skulpturo La vereco. La ĉefa portalo de la konstraĵo montras orienten en la direkto de la laŭ la unua prezidanto de la Regna kortumo Eduard von Simson nomita placo. La norda flanko havas skulpturojn de pluraj gravuloj de la germana jurhistorio, kiel Eike von Repgow (Sachsenspiegel), Johann von Schwarzenberg (Constitutio Criminalis Bambergensis), Johann Jacob Moser, Carl Gottlieb Svarez (Allgemeines Landrecht), Anselm von Feuerbach kaj Friedrich Carl von Savigny.

Vizitoj redakti

La granda enireja halo estas en formo de romia baziliko, malfermita ja por vizitantoj. Ankaŭ la ĉirkaŭirejoj, la Granda kunsidejo kaj la ekspozicio La Regna tribunalo kaj ĝiaj uzantoj alireblas. La koncerta serio Kunst und Justiz okazanta tie ĉi freneze bonvenigitis fare de la lepsikanoj artamantaj.

Fonto redakti

Mundus, Doris: Leipzig an einem Tag. Ein Stadtrundgang, Eldonejo Lehmstedt, Leipzig 2007 (6-a eldono de 2015), p. 40-41

Eksteraj ligiloj redakti