Regumiel de la Sierra

Regumiel de la Sierra [reguMJEL delaSJEra] estas loĝloko kaj municipo en la sudoriento de la provinco Burgoso, en la regiono Kastilio-Leono, Hispanio. Ĝi apartenas al la komarko Sierra de la Demanda, lime kun la provinco Sorio (al kies Komarko Pinares ĝi estas krome atribuita).

Regumiel de la Sierra
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 09693
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 317  (2023) [+]
Loĝdenso 0 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 41° 57′ N, 2° 59′ U (mapo)41.955833333333-2.9877777777778Koordinatoj: 41° 57′ N, 2° 59′ U (mapo) [+]
Alto 1 128 m [+]
Areo 20666 km² (2 066 600 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Regumiel de la Sierra (Provinco Burgoso)
Regumiel de la Sierra (Provinco Burgoso)
DEC
Regumiel de la Sierra
Regumiel de la Sierra
Situo de Regumiel de la Sierra
Regumiel de la Sierra (Hispanio)
Regumiel de la Sierra (Hispanio)
DEC
Regumiel de la Sierra
Regumiel de la Sierra
Situo de Regumiel de la Sierra

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Regumiel de la Sierra [+]
vdr

Geografio redakti

 
Mapo de la komarkoj de Burgoso. Sierra de la Demanda, ruĝe, sudoriente.

Ĝia municipa teritorio okupas totalan areon de 25,0425 km² kaj laŭ la demografia informo de la municipa censo fare de la INE en 2021, ĝi havis 336 loĝantojn. Ĝi perdis loĝantojn ekde la komenco de la 20-a jarcento pro migrado al urbaj areoj, kiel ja okazis en multaj loĝlokoj de la regiono.

Ĝi distas 88 km de Burgoso, provinca ĉefurbo.Ĝi limas kun: Canicosa de la Sierra, Neila, Quintanar de la Sierra, Duruelo de la Sierra kaj El Amogable, areo apartenanta al ĉefurbo Sorio. Tra la municipa teritorio fluas la rivero Gumiel aŭ Zumel. La loĝloko estas inter aro de montaroj, inter kiuj la Sierra de Neila kaj la Sierra de Urbión.

Historio redakti

La areo apartenis unue al la Regno Kastilio. En Mezepoko okazis reloĝado fine de la 9-a jarcento.

Ekde la 15-a jarcento la lokaj ĉartransportistoj ĝuis reĝajn privilegiojn kaj en 1792 tiuj privilegioj etendiĝis al forhakado de 2 500 pinoj, sufiĉe por la vivtenado de la lokanoj.

En la 19-a jarcento la fama Pastro Merino agadis en la areo dum la Milito de Hispana Sendependigo (ankaŭ la francoj incendiis la preĝejon) kaj dum la Unua Karlisma Milito.

Aktualo redakti

Tradiciaj enspezofontoj estis agrikulturo (cerealoj), kaj brutobredado (ŝafoj). Lastatempe plej ekgravis kultura kaj rura turismo, ekzemple piedirado tra naturaj lokoj. Inter vidindaĵoj menciindas la preĝejo, la mezepoka nekropolo, fosiliaj restaĵoj de dinosaŭroj ktp.

Vidu ankaŭ redakti

Notoj redakti