Reichsführer SS (germane imperia estro de SS, Pri tiu ĉi sono aŭskultu) estis la plej alta rango en SS, kies ekvivalento en Wehrmacht estis Reichsmarschall. La rango Reichsführer SS estis samtempe la plej alta polica rango en Nazia Germanio - la rangulo do estris ne nur la tutan SS, sed ankaŭ la tutan ŝtatan policon.

Aŭta standardo de la Reichsführer
Heinrich Himmler en uniformo kun insignoj de Reichsführer

Komence, kiam SS estis subordigita al SA, kaj la Reichsführer ne posedis apartajn rangajn insignojn. La Nokto de la longaj tranĉiloj kaŭzis, ke SS liberiĝinta de supergardo de SA, ricevis estro-rangon dignan por la duonmilitista organizaĵo.

La rango estas konata kiel titolo de Heinrich Himmler. En la historio estis entute kvar personoj kun tiu rango, sed la tria, Himmler, uzis ĝin tiel longe kaj efike, ke en la ĝenerala opinio la titolo Reichsführer estis uzata interŝanĝe kun lia nomo. Cetere, Himmler estis la sola Reichsführer, kiu uzis insignojn de sia titolo.

Listo de la titolitoj redakti

  • Joseph Berchtold (1926–1927)
  • Erhard Heiden (1927–1929)
  • Heinrich Himmler (1929–1945)
  • Karl Hanke (1945)