ReinMeer Aomori

japana futbalklubo

ReinMeer Aomori (jen angle, japane ラインメール青森 Rainmēru Aomori) estas japana klubo de piedpilkado (futbalo). La unua vira teamo ekde 2016 apartenas al la Japana Futbala Ligo (JFL), la kvara nacia ligo de futbalo post tri profesiaj ligoj. Ĝi havas sian sidejon en la urbo Aomori, ĉefurbo de la samnoma gubernio Aomori.

la stadiono en satelita bildo

La nomo ReinMeer fontas el la du germanaj nomoj "rein" - [RAJN], "pura" - kaj "Meer" - [ME:R], "maro" - kaj evidente aludas al la marborda situo de la urbo.


Iuj futbalistoj de la klubo: redakti


Eksteraj ligiloj redakti